Septo
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Septo (apartigilo).
Septo (aŭ septimo de la latina vorto septimus = la sepa) estas intervalo de iu noto al la sepa sinsekva en diatona gamo. Tia intervalo konsideratas dissona.
Variaĵoj[redakti | redakti fonton]
Septoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas
- la granda septo (a), kiu konsistas el la intervalo kvin plentonoj plus duontono (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 15/8, t.e. ĉirkaŭ 1 088 cendoj), kaj
- la eta septo (b), kiu konsistas el la intervalo de kvar plentonoj plus du duontonoj.
Multe pli maloftaj estas
- la aŭgmentita septo (c), kiu ampleksas ses plentonojn", kaj
- la diminuita septo (d), ankoraŭ duontonon pli malgrandas ol la "eta septo".
La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo kaj dieso, kaj laŭ sono "aŭgmentita septo" samas al okto respektive "diminuita septo" al granda sesto.
Aŭdaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]
- Eta septo:
- supren C-B bemola
- suben C-D
- Granda septo:
- supren C-B
- suben C-D bemola
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |