Saltu al enhavo

Duonduto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duontono)

Duonduto (foje nomita duontono) estas vorto por muzika intervalo, do por la distanco inter du tonoj. Ĝi estas duono de plenduto, kio siavice estas sesono de egalŝtupa okto, la plena distanco de muzika gamo. Duontono mem do estas dekduono de okto, t.e. 100 cendoj en egalŝtupa agordo.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duontono = eta duto kaj plentono = granda duto.

Dekdugrada gamo nur el duondutoj nomiĝas kromata gamo.

Aŭdaj ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
IntervalojFrekvencproporcioen cendoEkzemploj
granda duto9:8204 cendojC-D aŭ F-G
eta duto10:9182 cendojD-E aŭ G-A
diatona duonduto16:15112 cendojE-F aŭ C-D♭
granda kromata duto135:12892 cendojC-C♯
eta kromata duto25:2471 cendojE♭-E

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto