¡Átame!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
¡Átame!
filmo
Originala titolo ¡Átame!
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1989, 16 aŭg. 1990
Ĝenro romantika komedio, komedia dramo, filma dramo, krimfilmo, amafera filmo, komedia filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Victoria Abril • Antonio Banderas • Loles León • Rossy de Palma • Francisco Rabal • Alberto Fernández de Rosa Martinez • Agustín Almodóvar • Julieta Serrano • María Barranco • Emiliano Redondo • José María Tasso • Manuel Bandera • Malena Gracia
IMDb
vdr

¡Átame! (trad. Ligu min!) estas hispana filmo de 1989 reĝisorita de Pedro Almodóvar. Ĝi estas fama kiel rekordo de pli granda nombro de nomumoj por Premioj Goya (15) sed ĝi ricevis neniun el tiuj premioj, kaj kiel la lasta grava filmo de Antonio Banderas en la hispana kinarto, antaŭ aliri al Holivudo. Ĝi estis la oka filmo de Pedro Almodóvar kaj la unua post la sukceso atingita per lia antaŭa filmo, nome Mujeres al borde de un ataque de nervios, ŝanĝante al temo kaj stilo pli pura —kaj pli proksima al dramo ol al la dekomenca komedio—, kio havigos al li internacian famon kaj Oskar-premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ricky (Antonio Banderas), 23-jaraĝa eliras el frenezulejo. Senfamilia, li celas kunvivi kun Marina Osorio (Victoria Abril), aktorino, eks-pornografia aktorino kaj eks-drogulino. Li aliras al filmeja studio kie Marina estas en sia lasta labortago por The Midnight Phantom, terorfilmo pri horora viro kiu estas enamiĝinta de la rolulo de Marina. Tiun filmon reĝisoras maljuna Máximo Espejo (Francisco Rabal), kiu estas limigita al rulseĝo post cerba atako. Máximo li protektas Marina sed ankaŭ sentas seksaltiron en la fino de sia kinkariero. Marina revenas hejmen por prepari sin por festo filmadfina. Ricky sekvas ŝin kaj kidnapas ŝin. Li klarigas ian kapton por ke ŝi pli bone konu lin, enamiĝu kaj ili geedziĝu kaj havu filojn. «Neniam mi amos vin», diras Marina, kompreneble kolera kaj ligita al sia lito.

Marina dolorsufera konvinkas Ricky por ke li alportu ŝin al kuracisto (María Barranco) por ricevis kontraŭdolorigilojn. Ili malsukcesas akiri la kuracilojn en apoteko, kaj Ricky serĉas ilin en nigra merkato. Sed, anstataŭ pagi, li atakas la vendistinon por senpage ricevi la necesaĵojn. Dum la fermofesto, la fratino de Marina, Lola (Loles León), helpantino de la reĝisoro, priokupiĝas pro la malapero de Marina, vizitas ŝian hejmon. Por eviti malkovron, Ricky portas Marina al la najbara loĝejo, kiu malplenas, ĉar la posedanto somerumas.

Denove surstrate, la trafikistino atakita de Ricky, malkovras lin kaj ŝiaj komplicoj serioze batas lin kaj ŝtelas al li, kiu restas senkonscia. Dume, Marina malvolonte klopodas por fuĝi. Sed, kiam Ricky revenas vundita, ŝi konstatas lian vundeblecon kaj adoradon al ŝi. Marina kuracas liajn vundojn kaj notas, ke ŝi subite ja enamiĝas de sia kaptinto. Ili tutdezire amoras kaj Ricky ŝajne preskaŭ atingas sian celon. Ili decidas veturi al la naskoloko de Ricky.

Kiam li iras ŝteli aŭton por la veturado, Marina, kiu ankoraŭ konsideras sin lia malliberigito, diras al li, ke li ligu ŝin (¡Átame!) por eviti fuĝoklopodojn. Sed Lola revenas al la loĝejo, malkovras la situacion de Marina kaj liberigas ŝin. Marina rakontas al sia fratino, ke ŝi enamiĝis de sia kaptinto. Lola tiukadre akceptas porti Marina al la naskoloko de Ricky. Ili trovas lin inter la ruinoj de la familia domo en senhoma vilaĝo (Granadilla), kaj poste la triopo revenas al la urbo feliĉaj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]