Îles du Ponant (asocio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Îles du Ponant (Insuloj de Ponant) estas la nomo de asocio ariganta la dek kvin francajn bordproksimajn insulojn en Manika Markolo kaj Atlantiko, kiuj plenumas tri precizajn karakterizaĵojn :

  • havi tutjaran loĝantaron.
  • havi statuson de loka kolektivumo (ĝenerale komunumo).
  • ne esti ligital la kontinento per senmova ligilo (ponto aŭ submariĝebla vojo).

La dek kvin Insuloj de Ponant[redakti | redakti fonton]

Listo Mapo
(norde suden)
  1. Insularo Chausey, komunumo Granville
  2. Insulo Bréhat,
  3. Insulo Batz,
  4. Insulo Ouessant,
  5. Insulo Molène,
  6. Insulo Sein,
  7. Insularo Glénan, komunumo Fouesnant
  8. Insulo Groix,
  9. Insulo Arz,
  10. Insulo Île aux Moines,
  11. Insulo Belle-Île-en-Mer,
  12. Insulo Houat,
  13. Insulo Hoëdic,
  14. Insulo Yeu,
  15. Insulo Aix.

La asocio[redakti | redakti fonton]

La rapida pramo "André Colin" alvene al Ouessant
Insularo Chausey je malalta tajdo

La asocio « Les Îles du Ponant[1] » celas pluteni aktivaj la insulajn loĝantarojn. Ĝi estis kreita en aprilo 1971 kaj ĝi aktivas en la promocio kaj protekto de la insuloj laŭ siaj statutoj.

Ĝi disponas pri jara funkcia buĝeto (265 000 € en 2010), de la insulaj komunumoj (20 %), la departementoj (20 %), la regionoj Bretonio (40 %), kaj Luarlandoj (6 %), ADEME-Bretonio (4 %).

Ĝi havis 4 dungitojn en 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Louis Brigand, Les Îles du Ponant : Histoires et géographie des îles et archipels de la Manche et de l'Atlantique, 2002, Éditions Palantines, Le Palais[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala interretejo de la asocio "les Îles du Ponant". Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita la 14-an de januaro 2007.
  2. Vers les îles : peinture, littérature, photographie. Arkivita el la originalo je 2007-02-26. Alirita la 14-an de januaro 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]