Újezd (germaneUjest) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Jestřebí. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sudokcidente de Jestřebí. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/9. Estas ĉi tie registritaj 18 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 46 loĝantoj.
Újezd situas en katastra teritorio Újezd u Jestřebí kun areo 2,00 km².
En la 14-a jarcento ekzistis en Újezd negranda bieno de Martin z Újezda. Li havis tri filojn. La plej juna Mikuláš Chudý z Újezda akiris klerecon en praga universitato, poste bone pagitan postenon de skribisto en Kutná Hora, do li povis aĉeti bienon Lobkovice (hodiaŭ konsisto de urbo Neratovice). Pli poste li akiris grandan posedaĵon, kelke da burgoj, li havis familion kaj li fariĝis, kiel jam Mikuláš z Lobkovic, fondinto de nobela dinastio de Lobkovicidoj.