Ĉina folibrasiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉina folibrasiko

Ĉina folibrasiko (ĉina lingvo: 菜心 ) (Brassica rapa var. parachinensis) estas folilegomo kiu ofte estas uzata en la ĉina kuirarto. Tiu legomo estas proksime parenca al ĉina brasiko. Ĝi havas dikajn tigojn, flavajn florojn kaj ondajn verdajn foliojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉina folibrasiko estas folilegomo komparebla kun ĉina brokolo. La flavaj floroj havas po kvar flavajn ovalajn ĝis rondajn petalojn kaj ses stamenojn sur karnecaj longaj tigoj. La planto kreskas 10 ĝis 40 cm alten. La planto floras post la 7a au 8a folio. Ĉiu parto de la planto esta manĝebla. En la ĉina kuirarto la planto estas uzata ankaŭ en supoj.