Ĵetono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia ĵetono de polica manĝejo en la brita protektorato Bechuanaland, kiu poste dum 1966 iĝis la ŝtato Bocvano

Ĵetono estas disketo el metalo, plasto aŭ alia materialo, uzata anstataŭ monero, por funkciigi diversajn aparatojn (ekzemple telefono, duŝo en naĝejo aŭ kampadejo, lavmaŝino en publika vestaĵolavejo, aŭ por kalkuli en monludoj. Sume temas pri monerosimila objekto, kiu uziĝas anstataŭ monero. Ĵetonoj uziĝas laŭ interkonsento inter klientoj kaj vendistoj en difinitaj situacioj, ekzemple en vendiloj. Ili diferencas laŭ grandeco kaj dikeco, por permesi al la aparatoj rekoni ilin, kaj povas havi iun ajn antaŭdifinitan valoron. Do kontraste al monero, kiu estas produktita per ŝtata instanco kaj estas libere interŝanĝebla kontraŭ iu varo aŭ alia pagilo, ĵetono principe uzeblas nur en difinita komerca situacio.