Ŝtata konsilio de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunveno de la konsilio en septembro 2008

La Ŝtata konsilio (ruse Государственный Совет, latinliterigite gosudarstvennij sovet, foje mallongigata al akronimo Госсовет, gossovet) de Rusio estas grupo de konsilantoj al la rusia ŝtatestro, kiu okupiĝas pri temoj de plej alta graveco al la rusia ŝtato kiel tuto. La konsilio estis kreita sekve de dekreto de la prezidanto de Rusio, Vladimir Putin, la 1-an de septembro 2000.

La termino ne konfuziĝu kun la supra parlamenta ĉambro Federacia Konsilio de Rusio.