Ŝtormlanterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtormlanterno

Ŝtormlanternoŝtormlampo estas lampo kiu uzas oleonkerosenon kaj taŭgas por daŭre doni lumon dum malfacilaj eksterdomaj cirkonstancoj.

La unuaj versioj jam enmerkatiĝis en Eŭropo je la fino de la 19-a jarcento kaj ekde tiam la baza konstruo malmulte ŝanĝiĝis. La vitra lumŝirmilo estas envolvita de metala framo por preventi la rompiĝon de la vitro. Ŝtormlanternoj estas uzataj sur ŝipoj, dum la ferioj kaj eksterdomaj laboroj kaj ĉie kie oni volas havi lumfonton ankaŭ dum malbona vetero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]