Ŝoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto ŝoto havas du signifojn:

  • En pilkaj teamaj sportoj kiel futbalo, manpilko, korbopilko, hokeoflugpilko, la neologisma termino ŝoto estas "aparte forta movigo de la pilko cele de atingo de matĉa avantaĝo", en glacihokeo paralele la "aparte forta movigo de la hokedisko" kun sama celo. En komparebla senco, eblas ankaŭ uzi la vorton en rakedaj sportoj kiel teniso, tabloteniso, badmintono kaj skvaŝo. La vorto estas adapto de la angla vorto shot (= "pafo"), kaj malgraŭ praktika uzo inter sportistoj ne estas registrata en plej multaj vortaroj de Esperanto. Aparta kazo estas "punŝoto", per plia neologisma termino nomata penalo.
  • Inter esperantlingvaj lingvistoj, ŝoto () tradicie estas nomigo de la litero ŝo uzita en la antikva greka lingvo, por diferencigi ĝin de la esperantlingva litero "ŝo" (ŝ).