Ardesia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Projekto de Karl Vanselow en Berlino por prezenti poezion kaj arton en Esperanto.

Okazis "Ardesia-Festoj" kun kanto kaj deklamo kaj la tekstoj aperis en "Ardesia-Serio" de Nia lingvo Esperanto. Multaj Esperantistoj el tio periode ĝoje rememoras la instigaj prezentojn.

En la serio Nia lingvo Esperanto Karl Vanselow skribis: Ardesia aranĝas koncertojn kaj letervesperojn. Skribu multnombre kun bone legeblaj nomoj kaj adresoj. Vi estos informataj pri niaj tutmondaj reprezentantoj kaj pri niaj pluaj planoj.

Mendojn akceptas la diverslandaj Ardesia-perantoj kaj volonte ankaŭ la aütoro K. V. Pri la eldon-rajtoj ankaŭ de la unua serio disponas li mem. Kiu emas esti peranto?

124) Ardesia-amikaro

Kio estas "Ardesia"?
Tiel aŭdas ni demandi.
Sciu do, ĝi estas nia
Ideal-amika rondo
Kun la tasko' plaĉe propagandi
Esperanton tra la tuta mondo.

Geaktoroj, gekantistoj,
Oratoroj, komponistoj,
Elektita artistaro
Kunlaboras per sukcesa faro,
Ke koncertoj kaj radio,
Instruado kaj presaĵ-eldono
Varbu por la verda familio.

Nur la manko de sufiĉa mono
Bedaŭrinde malebligas bride
Plulabori multe pli rapide.


127) ARDESIA
Simpatia artistaro
Plaĉe kantas kaj deklamas
Nian lingvon melodian
Pro modela ĝia faro
Niaj geamikoj amas
Arde sian Ardesian.
Volumeton tiun ĉi
Do dediĉas mi al ĝi,
Ĉar ĝin arde amas ankaŭ mi.