Internacia Tago de Muzeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Tago de Muzeoj - ĉiujare celebrata festo proklamita en Moskvo la 28-an de majo 1977 fare de Internacia Konsilio de Muzeoj (ICOM: International Council on Museums) aganta ĉe Unesko.

La festo donas okazon al fakuloj pri muzeoj por plenumi devojn favore al la socio kaj ties disvolvo kaj por atentigi pri devioj frontataj de muzeistoj laŭ la devizo de la Konsilantaro: Muzeoj estas grava perilo de kultura interŝanĝo, riĉigado de kulturoj kaj disvolvo de reciproka kompreno, kunlaboro kaj paco inter la nacioj.

La organizado de celebroj apartenas al kulturejoj en diversaj landoj. Ĉi-tage en la tuta mondo estas organizataj ekspozicioj, seminarioj kaj renkontoj. Ekde 1992 la tago estas festata laŭ diversaj signalvortoj fiksataj de la Konsulta Komitato de ICOM.

Signalvortoj de Internacia Tago de Muzeoj[redakti | redakti fonton]

1992 Muzeoj kaj Medio

1993 Muzeoj kaj Varbado

1994 Muzeoj malantaŭ la kurteno

1995 Respondo kaj respondeco

1996 Kolektado por hodiaŭ kaj morgaŭ

1997-1998 Batalado kontraŭ ne laŭleĝa interŝanĝo de kulturaĵoj

1999 Plezuro de malkovrado

2000 Muzeoj por Paco kaj Harmonio en Socio

2001 Muzeoj: kreado de komuneco

2002 Muzeoj kaj Terglobigo

2003 Muzeoj kaj Amikoj

2004 Muzeoj kaj Spirita Heredaĵo

2005 Muzeoj kiel ponto inter kulturoj

2006 Muzeoj kaj junuloj

2007 Muzeoj kaj universala heredbieno

2008 Muzeoj kiel faktoro de sociaj ŝanĝoj kaj evoluo

2009 Muzeoj kaj turismo

2010 Muzeoj por socia harmonio

2011 Muzeo kaj memoro

2012 Muzeoj ŝanĝas la mondon. Novaj defioj, novaj inspiroj

2013 Muzeoj (memoro + kreiveco) = socia ŝanĝo

Nokto de Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1997 dum maja semajnfino antaŭanta la Tagon de Muzeoj estas celebrata "Europa Nokto de Muzeoj" (angle: The European Nights of Museums), en Pollando konata kiel Nokto de Muzeoj, sub aŭspicio de la Konsilio de Eŭropo. Tiu ĉi agado estas strikte ligita al Internacia Tago de Muzeoj.

En Madrido la Internacia Tago de Muzeoj okazigas malfermon de gravaj muzeoj, kiaj la Muzeo de Prado dum la tutan nokton, kio bone akordigas kun la noktemaj kutimoj de hispanoj printempe kaj somere, krome senpage.