Nukleobazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Purino Pirimidino
Adenino
Adenino (A)
Citozino
Citozino (C)
Guanino
Guanino (G)
Timino
Timino (T)
Uracilo
Uracilo (U)
Strukturaj formuloj de nukleobazoj en DNA (A,G,C,T) kaj RNA (A,G,C,U). La N-glikozida ligo al ribozodesoksiribozo en DNA okazas en la formiĝo de sube montrantaj NH-grupoj.

Nukleobazojnukleaj bazoj estas eroj de la nukleotido (DNA-bazmolekulo), kiuj respondecas en DNA kaj RNA pri formiĝo de bazoparoj. Se oni komparas la duoblan helikan strukturon de DNA al ŝtuparo, ili estas la ŝtupoj. Ili estas nomataj bazaj, ĉar ili protoniĝas je nitrogenatomo kaj en akva solvaĵo reagas facile baze.

En DNA aperas kvar bazoj kiel adenino (A), guanino (G), citozino (C) kaj timino (T), tiuj estas nomataj ankaŭ kiel DNA-bazoj. En RNA troviĝas uracilo anstataŭ timino, oni nomas konvene A, G, C kaj U RNA-bazoj. Uracilo diferenciĝas de timino nur je manko de metil-grupo. La baza konstruo de adenino kaj guanino baziĝas je purino, citozino, timino kaj uracilo je pirimidino.