József Wolfner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

WOLFNER József (volfner) estis hungara libroeldonisto naskita en Arado la 8-an de junio 1856 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de februaro 1932.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Wolfner post fino de siaj universitataj studoj fondis en 1885 la firmaon de libroeldonejo kaj librokomerco Singer kaj Wolfner, kiu precipe eldonis porjunularajn librojn. En 1923 li transformis sian entreprenon al akcia asocio, kies li estis prezidento-ĝenerala direktoro. La malmultekostaj libroserioj (Egyetemes Regénytár, Milliók Könyve, Filléres Könyvtár) konatigis vaste la nomon de la firmao. Wolfner aperigis ankaŭ la gazetojn Új Idők, Magyar Figyelő, Művészet. Li eldonis la poemvolumon Illés szekerén de Endre Ady.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]