Forte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunlingve, la signifo de forte estas "en forta maniero", ""multe", "tre". Laŭ la kunteksto oni trovas ankaŭ la sekvajn signifojn.

Forte en muziko[redakti | redakti fonton]

Forte signifas en la muziko fortan, laŭtan prezentadon.
La mallongigo estas f kaj estas kursive skribita super la muziknoton.

La vorto estas identa kun la latina adverbo fortis' (forta, elana, energia).

Oni signas per forte (pluralo en la itala forti) ĉiun muzikaĵon, kiun oni devas prezenti per granda voĉa forto, sonsento.

La altiĝon de "forte" oni nomas fortissimo (tre laŭte, mallongigo ff).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Forte kiel familia nomo[redakti | redakti fonton]

Forte kiel firmaa nomo (Forte RT.)[redakti | redakti fonton]

La antaŭulon de Forte fondis - je komisiono de brit-usona Kodak - iama husaroficiro János Ranzenberger en 1912. Li elektis la urbeton Vác pro la tre pura aero por la fotopapera fabriko.

Forte AK (originale, hungare Forte (Fotókémia) RT) estas firmao, Akcia Kompanio en Hungario, en Vác, fondita en 1922 far George Eastmen fondinto de Kodak. La produktado komenciĝis en 1922 per 7 diversaj fotopaperoj. Dum la dua mondmilito, la Kodadk forlasis Hungarion ,dum la firmao evoluis. Fine de 1944 prirabis la fabrikon la germanoj, poste la aliancanoj bombardis ĝin.

Oni vendis la fabrikon en 1947 al Hungara Ĝenerala Kreditbanko, tiel la firmao iĝis ŝtata posedaĵo post ŝtatigo de la banko (1948) kaj ricevis la nomon Forte. Dum la orepoko de la fabriko laboris tie 1500 laboristoj.

Dum jardekoj, la firmao iĝis grava produktanto de nigra-blankaj fotopaperaĵoj sur la mondmerkato. La firmaon aĉetis en la 1990-aj jaroj la gvidantoj de la firmao kaj la laboristoj. Pro tio ĝi ne havis sufiĉan kapitalon por investi por la plia evoluigo de la produktaĵoj.

La kolora kaj cifereca fotado rebatis la vendosumon kaj komence de la 2000-aj jaroj la malforta usona dolaro akrigis la situon. Poste la firmao provis interkonsenti kun la ŝuldofinancintoj, por eviti la aĉeton de posteuloj de germana Orwo, la Filmotech kaj la franca Bergger. Oni volis vendi 5 el 15 hektaroj por financi la ŝuldojn.

En la firmao en 2003 laboris 260 homoj el kiuj oni maldungis 80 homoj. La fabriko staris ekde novembro 2004 sub likvido, aĉetis ĝin en 2005 hungara investa grupo. La finan baton je la enrepeno faris la kolapso de la konkurintoj: inindus la merkaton varoj kun subproduktado vendoprezo.

La produktado ĉesis komence de 2007, la firmao estas fermita, dum sur la produkteja areo oni planas kontrui loĝejojn.

Noto[redakti | redakti fonton]