Q-liner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arriva Qliner je la aŭtobusa haltejo en Utrecht

La Q-liner estas rapida aŭtobuso, kiu veturas en la nordaj provincoj de Nederlando. Transportkompanio Arriva elpensis Q-Liner kiel alternativon de la Interliner, la rapidbussistemo de la ŝtata kompanio Connexxion, kiu estis uzata ĝis antaŭ kelkaj jaroj de preskaŭ ĉiuj regionaj transportistoj.

Connexxion volas estonte, kiel sola kompanio, uzi la nomon "Interliner", do la aliaj transportistoj devis elekti alian nomon por ilia plej supera produkto.

Arriva elektis la nomon "Q-liner", ĉe kio la Q signifas kvaliton (Quality) kaj rapidon (Quick).