Okulo (tipografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okuloj de la literoj B, D, C, a, g, d.

En tipografio, okulo estas areo de signobildo tute aŭ parte ĉirkaŭita de signobilda konturo. Okulojn kun fermitaj konturoj havas la literoj A, B, D, O, P, Q, R, a, b, d, e, g, o, p, la ciferoj 0, 6, 8, 9. Nefermitajn okulojn havas, ekz-e, c, f, h, s, 4.

Aperturoj en kelkaj tiparoj.
3 tiparoj senserifaj: Corbel kun vastaj aperturoj; Helvetica kun aperturoj malvastaj, kaj Haettenschweiler, kiu krome estas kondensita. Atentu ke 8 and 9 en Haettenschweiler estas preskaŭ nedistingeblaj.

Aperturoj vastaj kaj malvastaj[redakti | redakti fonton]

Aperturo estas la mankanta parto de la konturo, la kanalo per kiu la interna parto de nefermita okulo komunikiĝas kun la ekstero.

Diversaj tiparoj prezentas variadon en vasteco de la aperturoj. Tio precipe gravas por nekontrastaj tiparoj (kiaj plejparte estas tiparoj senserifaj), kies dikaj strekoj povas rezultigi tro malvastajn aperturojn.