SMAU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adiaŭa flago de Smau 2007

SMAU (ankaŭ Smau; = Salone Macchine e Attrezzature per l'Ufficio, itale Foiro pri Oficejaj Maŝinoj kaj Ekipaĵoj) estas foiro okazanta ĉiujare en Italio. Ĝia temo estas nun precipe la inform- kaj komunikad-tekniko (IKT), ne plu oficejaj maŝinoj. SMAU unuafoje okazis en 1964.[1] Ĝia sidejo estas en Milano.

La 52-a SMAU en 2015 kunlaboras kun la Internacia ekspozicio 2015 (EXPO 2015) en Milano kaj estas inter ĝiaj negocaj eventoj.

Partoprenantoj de SMAU havas la eblon partopreni seminariojn kaj kursojn, kiuj traktas specialajn temojn de IKT.[2].

SMAU nun okazas en pluraj lokoj, laŭ la maniero de turneo (itale roadshow)[3]. En 2015 ĝi okazis en Padovo (1-a/2-a de aprilo)[4], Torino (29-a/30-a de aprilo), Bolonjo (4-a/5-a de junio), Florenco (14-a/15-a de julio), Milano (21-a – 23-a de oktobro)[5] kaj Napolo (10-a/11-a de decembro). La inaŭguro de la turneo okazis eksterlande, en Berlino (12-a/13-a de marto).

Kiam SMAU estis fondita en 1964, ĝi havis 337 ekspoziciantojn kaj 9.432 vizitantojn. En 1999 estis 3.000 ekspoziciantoj kaj duona miliono da vizitantoj.[2]

Premio[redakti | redakti fonton]

SMAU ĉiujare atribuas la premion Lamarck al tri sukcesaj nove fonditaj kaj novigemaj entreprenoj. La premio honoras la biologon Jean-Baptiste Lamarck (de SMAU nomata "Jan Baptiste").[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smau, dalle "macchine per ufficio" (1964) al mondo di Internet (itale) (HTML) (2003-09-29). Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2015-10-16.
  2. 2,0 2,1 Smau Milano 2015, Faq (itale) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-10-21. Alirita 2015-10-16.
  3. Il Roadshow 2015. Arkivita el la originalo je 2015-10-17. Alirita 2015-10-16.
  4. Smau Padova. Arkivita el la originalo je 2015-06-07. Alirita 2015-10-16.
  5. Smau Milano. Arkivita el la originalo je 2015-10-20. Alirita 2015-10-16.
  6. Premio Lamarck (HTML). Alirita 2015-10-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]