Écuélin
| Écuélin | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Berlaimont | |
| Urbestro | S-ino Françoise Piret 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59620 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59188 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 120 (1999) | |
| Loĝdenso | 35 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°11′41″N 3°54′29″O / 50.19472°N, 3.90806°OKoordinatoj: 50°11′41″N 3°54′29″O / 50.19472°N, 3.90806°O | |
| Alto | 150 m - 185 m | |
| Areo | 3,4 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Écuélin estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 120 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Écuélin estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Écuélin troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Écuélin etendiĝas sur 3,4 km².
Etimologio [redakti]
En la franca lingvo, la loĝantoj de Écuélin estas konataj kiel la Ecuelinois kaj Ecuelinoises.
Vidindaĵoj [redakti]
La loka preĝejo estis renovigita en la jaro 2005.
Administrado [redakti]
Écuélin apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.