Île-aux-Marins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Île aux Marins
Île aux Marins, Sankta-Piero kaj Mikelono
Île aux Marins, Sankta-Piero kaj Mikelono
insulokomunumo en Francio
Akvejo Atlantiko
Insularo  Sankta-Piero kaj Mikelono
Geografia situo 46° 47′ N, 56° 9′ U (mapo)46.786111-56.15Koordinatoj: 46° 47′ N, 56° 9′ U (mapo) f1
Île aux Marins (Sankta-Piero kaj Mikelono)
Île aux Marins (Sankta-Piero kaj Mikelono)
DEC
Île aux Marins
Île aux Marins

Map

vdr

Île aux Marins ("Insulo de la Maristoj") (antaŭe île aux Chiens, t.e. "Insulo de la Hundoj", ĝis 1931) estas malgranda insulo en la insularo Sankta-Piero kaj Mikelono, situanta vidalvide al haveno de Sanktpiero. Ĝi havas kelkajn loĝantojn, kiuj revivigas la heredaĵon de la insulo kaj kiuj renovigis la tradiciajn buntajn domojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kun longo de 1 700 metroj kaj larĝo varianta de 100 ĝis 700 metroj, ĝi aperas kiel larĝa strio de ebena tero situanta kelkcent metrojn de la haveno de Sanktpiero, proksimume en sudokcidenta direkto. Ĝia maksimuma alteco estas 35 metroj, ĉe Kabo Baudry en la nordo de la insulo.

Nordoriente estas du aliaj pli malgrandaj insuloj, Île aux Vainqueurs kaj Île aux Pigeons.

Hodiaŭ Île aux Marins havas nur kelkajn loĝantojn. Kelkaj lignaj domoj ankoraŭ restas, disigitaj ĉefe en ĝia suda parto, kaj ili estis renovigitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo spertis fortan aktivecon ĝis la fino de la 19-a jarcento kiel anekso al la haveno de Sanktpiero por aktivecoj ligitaj al fiŝkaptado de moruo, kun vilaĝo nombranta ĝis 600 loĝantojn.

La enloĝantoj tiam estis nomitaj «Pieds rouges» ("Ruĝpieduloj").[1]

La 18-an de novembro 1929, la insulo estis trafita de cunamo kaŭzita de la tertremo de la Novlandaj Grandaj Benkoj, kiu subakvigis la malsupran parton de la insulo kaj delokigis kelkajn domojn. Estis neniuj viktimoj (la insulo Saint-Pierre per sia orientiĝo ne estis damaĝita sed la suda marbordo de Novlando estis pli severe trafita, kun multaj mortintoj).

En 1931, per municipa dekreto, ĝia unua nomo "Île aux Chiens" estis ŝanĝita al tiu de "Île aux Marins".

La insulo estis ligita al komunumo Sanktpiero en 1945. Ĝi spertis revigliĝon de aktiveco en la 1980-aj jaroj kun la renovigo de la malnovaj fiŝistaj domoj. Hodiaŭ la insulo estas nur loĝata en la bela sezono (ĉirkaŭ majo ĝis septembro).

En 2011, sep konstruaĵoj sur la insulo estis protektitaj kiel historiaj monumentoj inkluzive de Kapelo Notre-Dame-des-Marins, kaj unu estis aldonita en 2014 (domo Jézéquel). El la 14 konstruaĵoj protektitaj en Sankta-Piero kaj Mikelono, 8 estas sur Île aux Marins.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La deveno de ĉi tiu nomo restas nekonata, eble ĝi rilatas al simila nomo donita al la fiŝkaptistoj piede de la golfeto Monto Sankta Mikaelo kun la piedoj ruĝigitaj de la malvarmo, parto de la loĝantoj de la insulo estas de normanda deveno, laŭ Jacqueline Nicole-Le Hors (Des pionniers aux îles Saint-Pierre et Miquelon: une odyssée, 1986)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Île aux Marins en la franca Vikipedio.