Île aux Cygnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ile.des.cygnes.paris.arp.jpg

La Île aux Cygnes (aŭ Cigna insulo, Insulo de cignoj) estas 890 metrojn longa kaj maks. 11 metrojn larĝa artefarita insulo en la Sejno en Parizo, proksime al la Eiffel-turo.

Ĉe la okcidenta fino de la insulo staras 11,5 metrojn alta kopio de la Libereca statuo, orientita al okcidento, al la Atlantiko. Sur la insulo troviĝas la Allée des Cygnes (aleo de la cignoj), promenado randita de 322 arboj.

En la orienta parto kondukas la okulfrapa, 237 metrojn longa ponto, la Ponto Bir-Hakeim (france Pont de Bir-Hakeim) kun du etaĝoj: sur la supra trafikas la sesa linio de la Metroo de Parizo. La pliaj du pontoj, kiuj trairas la insulon: Pont de Grenelle kaj Pont Rouelle.