Þórbergur Þórðarson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Þórbergur Þórðarson (naskiĝis la 12-an de marto 1888 en sudorienta Islando; mortis la 12-an de novembro 1974 en Rejkjaviko) estis islanda verkisto. Li ankaŭ estis eminenta esperantisto, kiu longe batalis por la internacia lingvo en Islando. Interalie li eldonis tri esperantajn lernolibrojn kaj unu grandan propagandan verkon por Esperanto.

Bibliografio

  • Hálfir skósólar, 1915
  • Spaks manns spjarir, 1917
  • Hvítir hrafnar (represaĵ de "Hálfir skósólar" kaj "Spaks manns spjarir" 1922)
  • Bréf til Láru, 1924
  • Alþjóðamál og málleysur, 1933
  • Esperanto I. Leskaflar, 1936
  • Esperanto I. Leskaflar (reeldonita kaj pligrandigita), 1937
  • Esperanto II. Málfræði, 1937
  • Esperanto IV. Leskaflar með orðasafni, 1939
  • Íslenzkur aðall, 1938
  • Ofvitinn 1940-1941
  • Ævisaga Árna Þórarinssonar prófasts, (Biografio de Árni Þórarinsson), 1945-1950
  • Sálmurinn um blómið, 1954-1955
  • Ritgerðir 1924-, 1959
  • Í Suðursveit, 1975

Eksteraj ligiloj

Trovu « Þórbergur Þórðarson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»