Ĉampinio-ĉe-Marno
| Champigny-sur-Marne | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Val-de-Marne | |
| Arondismento | Nogent-sur-Marne | |
| Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | |
| Urbestro | S-ro Dominique Adenot 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 94500 | |
| Kodo laŭ INSEE | 94017 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 74 237 1999 |
|
| Loĝdenso | 6 570 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°49′02″N 2°30′56″O / 48.81722°N, 2.51556°OKoordinatoj: 48°49′02″N 2°30′56″O / 48.81722°N, 2.51556°O | |
| Alto | De 32 al 106 m | |
| Areo | 11,3 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Ĉampinio-ĉe-Marno (franclingve Champigny-sur-Marne) estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Valo-de-Marno kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 75 000 loĝantojn (franclingve nomataj Campinois).
Enhavo |
[redakti] Geografio
Ĉampinio-ĉe-Marno estas grava ĉirkaŭurbo lokita sudoriente de Parizo. Kiel montras ĝia nomo, la urbo etendiĝas laŭlonge de la rivero Marno.
[redakti] Vidindaĵoj
Ekzistas memormonumento pri la batalo de Ĉampinio, kiu okazis dum la Franca-Prusa milito de 1870-1871. La monumento entenas la postrestaĵojn de pli ol mil francaj militistoj kaj ĉirkaŭ 400 germanaj militistoj.
Ĉampinio cetere gastigas muzeon pri franca partizanaro dum la Dua mondmilito.
[redakti] Esperanta movado
Nun (en 2012), okazas esperanto-kursoj en Ĉampinio ĉiusemajne danke al la asocio Esperanto 94, en urbodoma salono situanta je jena adreso: 4 rue Eugène Brun, de la 18a30 ĝis la 20a30 merkrede por progresantoj.