Ĉampiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉampiono estas homo aŭ teamo, venkinto en sporta aŭ alispeca konkurso (vidu, ekzemple, "Kio? Kie? Kiam?"), kutime ricevanta konforman trofeon (pokalon) kaj/aŭ medalon ktp. Depende de skalo de okazinta konkurso aŭ turniro estas proklamataj ĉampionoj de la Mondo, de certa kontinento, de certa lando, regiono ktp.

Alia, evitinda signifo de tiu vorto (aperinta pro nacia influo) estas "porbatalanto de afero, partio ktp."