Ĉeĥoslovaka krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉeĥoslovaka krono (en ĉeĥa kaj slovaka: koruna československá) estis la monunuo de leĝa kurso de Ĉeĥoslovakio de la 10-a de aprilo de 1919 al la 14-a de marto de 1939, kaj denove de la 1-a de novembro de 1945 al la 7-a de februaro de 1993. Dum mallonga periodo en 1939 kaj en 1993, ankaŭ estis la monunuo de leĝa kurso de la apartaj Ĉeĥio kaj Slovakio.

La 8-a de februaro de 1993 estis anstataŭita de la ĉeĥa krono (kaj de la slovaka krono en Slovakio) samtempe. Ĝia kodo ISO 4217 estis CSK, kaj ĝia mallongigo Kčs. Estis dividita en 100 heleroj aŭ halierov (en ĉeĥa kaj slovaka haléřů, sing. haléř). Ĝia mallongigo estis h.

Vidu ankaŭ