Ĉimidijn Dogsuren

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chimid Dogsuren (en Eo Ĉimidijn Dogsuren) estis mongola esperantisto kiu gvidis mongolan movadon ekde 1970-aj jaroj ĝis la 2002.

Li mongoligis:

  • Boleslav Prus. Faraono /romano kun tri kajeroj/. 1981, 1983, 2000;
  • Masayuki Saionji. Orienta Diina masaĝo. 1994;
  • Astrid Lindgren. Leonkoraj fratoj. 1998;
  • Fekete Istvan. Buk. 1999;
  • Kerwud James. Kazan. 2000;
  • Lee Chong-Yong. Esperanto en la 21-a jarcento /unua kajero/. 2002;

Li vivis en Ulan-Batoro, la ĉefurbo de Mongolio, kaj per aliaj esperantistoj internacie precipe kontaktas pri konatigo kaj apliko de la Yumeiho-terapio per mana premknedo ĝustiganta ostojn de la tuta korpo, malstreĉanta ĝiajn muskolojn kaj konektitajn histojn, kaj efike foriganta ĉiujn malsanojn kaŭzitajn de la mislokiĝintaj koksostoj, kiuj estas la centro de la korpo.[1] Plurfoje per artikoloj en internaciaj Esperanto-gazetoj li en la internacia lingvo prezentis sian landon kaj ties kulturon.

Ekzemplo pri artikolo de li[redakti | redakti fonton]

  • tutpaĝa artikolo "Koncize pri la mongola kulturo" de Ĉimidijn Dogsuren en la revuo Kontakto, n-ro 148, 1995:4, paĝo 6

Referencoj[redakti | redakti fonton]