Ĉincja Aliaflanko
El Vikipedio
| Ĉincja | |
| Vera nomo | Paŭlo (familia nomo nekonata) |
| Universo | Rat-Man |
| Kreita de | Leonardo Ortolani |
| Originala versio | |
|---|---|
| Nomo | Cinzia Otherside |
| Lingvo | itala |
| Eldonisto | Panini Comics – Cult Comics |
| Unua apero | Spot n. 2 (aldonaĵo de L'Eternauta n. 86) |
| Dato | junio 1990 |
| Oficiala ttt | www.rat-man.it |
| Esperanta versio | |
| Tradukis | projekto RoMEo |
| Eldonis | Espero |
| Unua apero | Rat-Man n. 1 (La skuegaj originoj de la Rat-Man) |
| Dato | novembro 2007 |
| E-o ttt | retejo de projekto RoMEo |
| Detaloj | |
| Geamikoj | Tamara |
| Povoj | danke al ŝi- aŭ lia laboro, konas multajn gravulojn (kaj de ili povas peti favorojn) |
Ĉincja Aliaflanko (vera nomo Paŭlo) estas komiksrolulo kreita de Leo Ortolani en la jaro 1989, ene de la historio "La skuegaj originoj de Rat-Man" (en la originala: "Le straordinarie origini del Rat-Man").
Eksa leterportisto, post kiso de Deboro La Roko (la vera nomo de Rat-Man) malkovras sian veran mem kaj fariĝas transseksulo, platenita kaj kutime surhavanta leopardmakulitajn kompletojn.
Ŝi aŭ li amas Rat-Man, kiu reciprokas per stomaka malforteco.
