Čerťák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du plej grandaj skisaltejoj en Harrachov, maldekstre la granda, dekstre la mamuta

Čerťák (esperante Diablulo) estas markigo por skisaltejoj destinitaj por skisaltado, kiuj troviĝas en ĉeĥa Harrachov. La tuta areo konsistas el kvin saltejo, la monda raraĵon prezentas la mamuta skisaltejo destinita pos flugoj sur skioj, kiu estas unu el kvin funkciaj saltejoj de tiu ĉi tipo en la tuta mondo.

Mamuta saltejo[redakti | redakti fonton]

La Mamuta saltejo estis finita en la jaro 1979, en la jaro 1992 ĝi estis rekonstruita. Ĝia konstrua punkto faras 185 m, grandeco de monteto (angle hill size) 205 m. Alveturejo estas longa 124,3 m, mezproksima alveruriga rapideco moviĝas ĉirkaŭ 103 km/h. Rekordon de la saltejo 214,5 m tenas aŭstra skisaltisto Thomas Morgenstern, kiu saltis ĝin la 9-an de januaro 2011. La duan plej longan salton saltis Simon Amman 215,5, sed kun falo kaj la plej longan salton saltis Jurij Tepes 220 metroj ankaŭ kun falo. Regule oni ĉi tie aranĝas mondĉampioneco en flugoj sur skioj. Lasta konkurso de la monda pokalo ĉi tie okazis en la jaro 2013.

Granda skisaltejo[redakti | redakti fonton]

La Granda saltejo estis finita en la jaro 1979, en la jaro 1992 ĝi estis renovigita. La konstrua punkto de la saltejo faras 120 m, grandeco de monteto 142 m. La alveturejo estas longa 115,5 m, mezproksima alveturiga rapideco moviĝas ĉirkaŭ 92 km/h. Aranĝis ĉi tie konkursoj de monda pokalo. Rekordon de la saltejo 151,0 m tenas aŭstra saltisto Martin Koch.

Meza skisaltejo[redakti | redakti fonton]

La Meza saltejo estas uzata precipe por saltista parto de konkurso de nordia kombino. Konstrua punkto de la saltejo faras 90 m, hill size 100 m. Rekordon de la saltejo 102,5 m tenas ĉeĥa saltisto Roman Koudelka.

Pluaj saltejoj[redakti | redakti fonton]

Krom la jam tri menciitaj saltejoj ĉi tie troviĝas ankoraŭ pluaj du. Rekordon de la saltejo kun konstrua punkto 70 m tenas Jan Matura, kiu ĉi tie saltis 77 m. La malplej granda saltejo havas konstruan punkton 40 m, rekordon 43,5 m tenas František Vaculík.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]