Ĥamso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
„Ĥamso" kiel pendaĵo

Ĥamsomano de Fatima (arabe خمسة; elparolu: Ĥamsa) estas simbolo por la Magrebaj ŝtatoj, precipe por Alĝerio kaj Tunizio.

La ĥamso estas same simbolo por daŭremeco, kuraĝo, parte lojaleco kaj pento. Ĝi estas ofte portata kiel talismano en formo de mano, ofte kun okulo meze de la mansupro. Ĝi memorigas en la islama tradicio al filino de la profeto Moĥamedo, je Fatima bint Muhamad.

La alternativa juda nomo estas Mano de Mirjamo kiel memoro je Mirjamo, la pli aĝa fratino de Moseo kaj Aaron.

Simboliko

Laŭ la islama tradicio, la kvin fingroj simbolas (ĉe la ŝiitoj) Mohammed, Ali, Fatima, Hassan kaj Hossein, dum ĉe la sunitoj la kvin kolonojn de la islamo kaj ce la judoj la kvin librojn de la Torao.

La ĥamso devas protekti kontraŭ la malbonaj rigardoj kaj tiel ĝi formas levitan manon.