Ĥark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La insulo en 1973

Ĥark, Ĥarg (perse خارک) estas loĝata insulo en la Persa golfo kaj apartenas al Irano. Ĝi situas ĉ. 25 km antaŭ la bordo la kontinento ĉe Provinco Buŝehr, longas ĉ. 6 km. larĝas 4 km. Tie loĝas laboristoj, ĉ. 10.000. La insulo situas ĉ. 55 km okcidente antaŭ Buŝer kaj 35 km sude de Ganaveh.

Historio

Sur la insulo setlis unuafoje nestorianoj. Ĝin okupis en 1756 Nederlando per du ŝipoj kaj 50 soldatoj.

Ekonomio

La insulo situas en proksimo de multaj naftokampoj kaj estas strategie grava. Ĝi havas naftoterminalon kaj flughavenon. Ĉe la naftoterminalo, povas alligiĝi cisternaj ŝipoj je kvar flankoj. En la sepdekaj jaroj, Ĥark estis la pelj moderna naftoterminalo de la mondo. La insulo disponas pri dolĉakvo-produkta instalaĵo kaj pri agrikultutaj forcejoj, kreskejo opor prizorgo de la loĝantoj.

En Iraka-Irana milito, de 1982 ĝis 1986, la instalaĵojn grave damaĝis irakaj aerbombardadoj.

En 2009, Irano eksportis 950 milionojn da bareloj de mnafto tra la suda naftoterminalo de Ĥark.

Eksteraj ligiloj