Ĥorografia Komisiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Nova Granado inter 1832 kaj 1856
Mapo montranta la 10 vojaĝojn de la Ĥorografia Komisiono

La Ĥorografia Komisiono (hispane Comisión Corográfica) estis scienca projekto komence komisiita en 1850 de Respubliko de Nova Granado (regiono kiu nun estas en Kolombio) kiu estis komence gvidata fare de la itala inĝeniero Agostino Codazzi. La celo de la komisiono estis fari kompletan priskribon de Nova Granado kaj ĝiaj provincoj,[1] sed estis ankaŭ ekonomia intereso, kiel la esplorado kaj agnosko de naturaj rimedoj, la konstruo de rimedoj de transporto, la antaŭenigo de internacia komerco kaj ankaŭ eksterlandaj investoj kaj enmigrado.[2] Tiusence ekzistis ankaŭ politika intereso en la konstruo de nacia identeco kie la mestiza kulturo estis elstarigita kaj estis hierarkiita reprezento de rasa demokratio. La komisiono okazis en du stadioj; la unua inter 1850 kaj 1859, gvidata de Agostino Codazzi, kaj la dua inter 1860 kaj 1862 gvidata de Manuel Ponce de León.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Restrepo, Olga (1998). «Un imaginario de la nación: Lectura de la laminas y descripciones de la Comisión Corográfica». Anuario Colombiano de Historia Social y de la Cultura. pp. 30-58
  2. Nieto, Mauricio; Muñoz, Santiago; Díaz, Sergio (2010). «Ensamblando la nación: cartografía y política en la historia de Colombia». Bogotá: Uniandes, Alfaomega.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chorographic Commission en la angla Vikipedio.