Ŝablono-Diskuto:FL-datoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke nur la priskriba teksto estu tradukata esperanten, kio jam grandparte okazis. Preskaŭ ĉiuj ligitaj ŝablonoj uzas la germanajn parametrojn. --Tlustulimu 17:33, 28 Jun. 2011 (UTC)

Ĉu estu transprenataj parametroj el alia ŝablono?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis ŝablonon en la nederlanda vikipedio, kiu parametre ne tre similas al la germana versio, el kiu kreiĝis ĉi tiu ŝablono. Temas pri nl:Sjabloon:SP-data. Ĉu mi aldonu parametrojn laŭ ĝi? Se jes, verŝajne estus bone, se mi vikiigus la ŝablonon, ĉar ĝi tiam estu pli bone traktebla. Krome tiam estus pli bone, se mi tradukus la parametrojn, ĉar mikso el germana kaj nederlanda tutcerte malfaciligus la uzadon, ĉu ne? --Tlustulimu 19:12, 28 Jun. 2011 (UTC)

Ĉar la kodo jam estas sufiĉe komplika, mi ankoraŭ nenion aldonis. Do unue mi ŝanĝos la ŝablonon en vikian sintakson, tiel ke ĝi estos pli bone etendebla. Poste mi emas aranĝi alternativajn parametrojn por ĉiuj nunaj parametroj, kiuj estas pli malpli facile tradukeblaj. Do la mallongigojn mi verŝajne ne tuŝos. --Tlustulimu 21:49, 29 Jun. 2011 (UTC)
Mi pensas, ke aldonoj verŝajne superfluas, ĉar la ŝablono bone kombineblas kun {{FL-datoj2}}, kiel videblas en la artikolo Fervojo regiona de Val-de-Travers. --Tlustulimu 19:39, 2 Jul. 2011 (UTC)

Dulingveco[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus alinomigis la malnovan ĉefan ŝablonon en subŝablonon kaj la provejan ŝablonon en novan ĉefan. La testo bone funkcias post malgranda alĝustigo. Sekve la ĉefa ŝablono nun toleras parametrojn en du lingvoj, nome Esperanto kaj la germana. Sed mi rekomendas, ke vi ne uzu mikson (vi povus konfuziĝi) aŭ ambaŭ samtempe (estiĝus fuŝo). Amike --Tlustulimu 11:13, 7 Jul. 2011 (UTC)