Ŝablono-Diskuto:Informkesto flugkompanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu-ĉi informkesto, cetere ĝis nun uzata nur en du artikoloj, pri la kompanioj Lufthansa kaj British Airways, havas multe tro da ruĝaj ligiloj: ĝi estas tradukaĵo el la angla lingvo, sed en la angla la necesaj ligitaj artikoloj jes ja ekzistas, jen la diferenco. oni provizore interkonsentu pri pli modesta formo de la informkesto, necesas krei la necesajn artikolojn. Almenaŭ mi jen jam ligis la esperantan (kaj germanan) informkestojn (ĝis nun orfajn) intervikie al la alilingvaj samtemaj informkestoj...

ThomasPusch 08:21, 9. Jan 2010 (UTC)

Mi nun kompatis krei mankantajn artikolojn por la temoj programo por oftaj flugantoj, flugkompania nabo, flugkompania voksigno kaj flugkompania alianco (kun aldona artikolo Star Alliance, por doni la plej konatan ekzemplon pri flugkompania alianco), kaj do reagas al mia propra supra plendo. Tamen daŭre ĝenas min ke la (nedevigaj) parametroj "simbolo" kaj "bildo" ŝajne ankoraŭ ne funkcias. Verŝajne estas tutsimpla programiga eraro, sed mi ne vidas ĝin. Ĉu iu alia kapablas trovi ĝin?

ThomasPusch 20:45, 22. Aŭg 2010 (UTC)

Tiu ĉi ŝablono enhavas la eraran etikedon "voksignalo" ("signalo" estas io luma aŭ sona) kaj devas esti voksigno. Sed mi ne riskas mem korekti, ĉar mi ne tre spertas pri ŝablonoj. PaulP@diskkont 11:36, 18 Maj. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi realigis la korekton per alternativaj parametroj, por ke la artikoloj montru la ĝustan terminon, kvankam ili ankoraŭ enhavas la malĝuste nomitan parametron. Post la korektado de la artikoloj la malĝusta parametro povos esti forigata. --Tlustulimu (diskuto) 11:48, 18 Maj. 2013 (UTC)