Programo por oftaj flugantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemploj de oftaj flugantaj membrokartoj ĉe All Nippon Airways kaj Japanaj Flugkompanioj apartenantaj al diversaj rangoj

Programo por oftaj flugantoj estas rabatigapremia servo de grandaj flugkompanioj, kiu plifortigu la ligon de unuopa kliento al la sama kompanio, dankante por grandkvanta uzo de la sama flugkompanio per rabatitaj aŭ tute senkostaj flugoj respektive per premioj.

Se kliento partoprenas tian programon, la kompanio registras la distancon de aĉetitaj flugoj (kutime kalkulata en mejloj), kaj post atingo de certa kvanto de flugitaj mejloj la kliento ricevas premion: povas temi pri rabatitaj aŭ tute senkostaj flugoj, pli luksa pasaĝera klaso, alireblo al luksaj atendejoj en flughavenoj, rabatoj en hoteloj, golfejojrestoracioj, sed ankaŭ materiaj donacoj. Post atingo de aparte alta kvanto de flugitaj mejloj iuj flugkompanioj disdonas membrecon en certaj "klientaj kluboj" nomataj "arĝentaj", "oraj" aŭ signitaj per apartaj nomoj (ekz. "Lufthansa Senator"). La membreco en tiaj kategorioj donas aldonajn avantaĝojn, ekzemple pli granda kresko de la atingita kvanto de flugitaj mejloj, aŭ senkostaj servoj kiel ŝoforado al kaj de la flughavenoj.

Iuj kompanioj permesas interŝanĝi "flugitajn mejlojn" de tia programo kontraŭ pli da spaco en aviadilo - pli da spaco antaŭ la seĝo, aŭ neokupo de la seĝo dekstre kaj maldekstre. Parte tiaj privilegiaj klientoj eĉ povas interŝange al "flugitaj mejloj" ricevi pasaĝeran lokon en fakte jam plena aviadilo - "regulaj" pasaĝeroj tiam estas malakceptataj kaj devas preni sekvan flugon. Post certa tempo la kolektitaj "flugitaj mejloj" aŭ la atingita privilegia membrostatuso povas forfali.

Ĉiuj grandaj internaciaj flugkompanioj havas tiajn programojn por oftaj flugantoj. Laŭ interkonsentoj inter unuopaj flugkompanioj aŭ aviadaj aliancoj (ekz. Star Alliance) eventuale la mejloj povas esti "transigataj" de unu al alia flugkompanio. Ofte la flugkompanioj kunlaboras kun aliaj kompanioj kiel hoteloj, restoracioj kaj aŭtoluejoj: Tiuj partneraj kompanioj ne nur prezentas siajn servojn kiel premioj por kolektintoj de "flugitaj mejloj", sed foje ankaŭ kalkuligas servojn aĉetitajn ĉe si kvazaŭ tiaj aviadaj mejloj. La partoprenantoj de programo por oftaj flugantoj kutime ricevas klientokarton, kiun necesas prezenti utiligante la programon.

Ekonomie la flugkompanioj ofertantaj tian programon kalkulas ke granda parto de la kolektitaj rajtoj je premioj ne efektive uziĝos.

La koncepton de programo por oftaj flugantoj iniciatis la tiama ĉefo de la usona flugkompanio American Airlines, Robert Crandall. Li komence de la 1980-aj jaroj konsciiĝis pri tio ke 5 procentaĵoj de la kompaniaj klientoj kreis 40 procentaĵojn de la enspezoj. En klopodo aparte ligi tiujn klientojn al la flugkompanio, ili po fluga distanco ricevis poentojn nomatajn "mejloj", kontraŭ kiuj ili povis komence ricevi rabatojn por flugoj de la kompanio American Airlines, poste ankaŭ aliajn premiojn. La flugkompanioj Delta Air Lines, Trans World Airlines kaj United Airlines sekvis per similaj programoj, kaj poste ĉiuj aliaj grandaj aviadaj kompanioj.

Programoj por oftaj flugantoj de grandaj flugkompanioj[redakti | redakti fonton]

aparta ekfluga giĉeto por membroj de programo por oftaj flugantoj
  • Adria Airways: "Miles and More"
  • Aegean Airlines: "Miles and Bonus"
  • Aer Lingus: "Gold Circle Club"
  • Aeroflot: "Aeroflot Bonus"
  • Aeromexico: "Club Premier"
  • Aerosur: "Club AeroSur"
  • Air Astana: "Nomad Club"
  • Air Austral: "Capricorne Program"
  • Air Baltic: "Baltic Miles"
  • Air Botswana: "Teemane Club"
  • Air Canada: "Aeroplan"
  • Air China: "Phoenix Miles"
  • Air Europa: "Flying Blue" (kun Air France-KLM)
  • Air France: "Flying Blue" (kune kun KLM; antaŭe Frequence Plus)
  • Air Madagascar: "Namako"
  • Air Malta: "Flypass"
  • Air Namibia: "Reward$"
  • Air New Zealand: "Air Points"
  • Air Seychelles: "Seychelles Plus"
  • Alaska Airlines: "Mileage Plan"
  • Alitalia: "Club Mille Miglia"
  • American Airlines: "AAdvantage"
  • ANA (All Nippon Airways): ANA Mileage Club"
  • Asiana Airlines: "Asiana Club"
  • Austrian Airlines Group: "Miles and More" (kune kun Lufthansa)
  • Avianca: "Avianca Plus"
  • Bangkok Airways: "FlyerBonus"
  • British Airways: ""Executive Club"
  • Brussels Airlines: "Privilege" (ekde oktobro 2009 "Miles and More")
  • Cathay Pacific: "Asia Miles"
  • China Airlines: "Dynasty Flyer"
  • China Eastern Airlines: "Eastern Miles"
  • China Southern Airlines: "Sky Pearl Club"
  • Croatia Airlines: "Miles and More" (komune kun Lufthansa)
  • Czech Airlines: "OK Plus"
  • Delta Air Lines: "SkyMiles"
  • Egypt Air: "Egypt Air Plus"
  • El Al: "Matmid"
  • Emirates Airlines: "Skywards"
  • Etihad Airways: "Etihad Guest"
  • Ethiopian Airlines: "Sheba Miles"
  • EVA Air: "Evergreen Club"
  • Finnair: "Finnair Plus"
  • Germanwings: "Boomerang Club"
  • Gulf Air: "Frequent Flyer Programme"
  • Iberia: "IberiaPlus"
  • Japan Airlines: "JAL Mileage Bank"
  • Jet Airways: "JetPrivilege"
  • KLM: "Flying Blue" (komune kun Air France; antaŭe Flying Dutchman)
  • Korean Air: "Skypass"
  • LAN Airlines: "LANPASS"
  • LOT (Polskie Linie Lotnicze): "Miles and More" (komune kun Lufthansa)
  • Lufthansa: "Miles and More"
  • Lŭair: "Miles and More" (komune kun Lufthansa)
  • Malaysia Airlines: "Enrich"
  • Oman Air: "Sindbad Frequent Flyer"
  • Qantas: "Frequent Flyer"
  • Qatar Airways: "Privilege Club"
  • Royal Air Maroc: "Safar Flyer"
  • Royal Brunei: "Royal Skies"
  • Royal Jordanian: "Royal Plus"
  • SAS (Scandinavian Airlines System): "EuroBonus"
  • Shanghai Airlines: "Crane Club"
  • Singapore Airlines: "KrisFlyer"
  • South African Airways: "Voyager"
  • Sri Lankan: "FlySmiles"
  • Swiss International Airlines: "Miles and More" (komune kun Lufthansa)
  • TAP Portugal: "Victoria"
  • TAROM: "Smart Miles"
  • Thai Airways International: "Royal Orchid Plus"
  • Tunisair: "Fidelys"
  • Turkish Airlines: "Miles and Smiles"
  • United Airlines: "Mileage Plus"
  • Varig Brasil: "Smiles"
  • Vietnam Airlines: "Golden Lotus Plus"
  • Virgin Atlantic: "Flying Club"

Simile al la "programoj por oftaj flugantoj" ankaŭ pluraj trajnaj kompanioj instalis similajn programojn por oftaj trajnvojaĝantoj.