Aeroflot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aeroflot
flugkompanioŝtata entreprenopublika kompanio vd
Dum 3-a de februaro 1923 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Dobrolyot
Jura formo open joint-stock company
Sidejo Moskvo
Lando Rusio
Estr(ar)o Sergei Alexandrovsky
Dungitoj 30 328 (stato: 2019)
ISIN-kodo RU0009062285
Posedata de Ministry of Civil Aviation of the USSR vd
filiaj kompanioj Pobeda • Rossiya vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de Aeroflot ankoraŭ havas rikoltilon kaj martelon

Aeroflot (ruse Аэрофлот; plena nomo ОАО «Аэрофлот — российские авиалинии»; ICAO-kodo AFL) estas la plej granda rusia aviatransporta kompanio kun 153 aviadiloj. 51,17% de ĝia kapitalo apartenas al la ŝtato, la ceteron tenas aliaj kompanioj (40,55%) kaj individuoj (8,28%).

Aeroflot estis fondita la 15-an de julio 1923, la nomon "Aeroflot" ĝi ricevis la 25-an de februaro 1932. Ekde la jaro 2006 ĝi apartenas la la flugkompania alianco SkyTeam. La bazo de la kompanio estas flughaveno Ŝeremetjevo. En 2007 ekfunkcios propra flughaveno de Aeroflot apud Moskvo kun la nomo Ŝeremetjevo-3.

Historio de la maŝinaro[redakti | redakti fonton]

A320-200 de "Aeroflot" alteriĝanta en Düsseldorf (Germanio). Oktobro 2005

En sovetia tempo ĉiuj aviadiloj de "Aeroflot" estis produktataj en Sovetunio. Fakte ĉiuj pasaĝeraj (kaj kelkaj militaj) aviadiloj, uzitaj en la lando, uzis la flagon de "Aeroflot". Tiamaniere "Aeroflot" estis la plaj granda flugmaŝinaro en la mondo, en kies konsisto estis plej diversaj tipoj de aviadiloj.

En la daŭro de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 1950-aj la ĉefa aviadilo de "Aeroflot" estis sovetia kopio de la usona dumotora aviadilo Douglas DC-3. Ĝi nomiĝis Li-2 kaj estis produktata laŭ licenco ekde 1939.

Poste tiujn aviadilojn ŝanĝis aviadiloj Il-12 (ekde 1947) kaj Il-14 (ekde 1954). "Aeroflot" uzis aktive ankaŭ biplanojn An-2 (ĝis 1980-aj jaroj).

La 15-an de septembro 1956 "Aeroflot" ekuzis la unuan sovetian pasaĝeran jeton Tu-104. La unua itinero de tiu aviadilo estis Moskvo-Irkutsk. La unua internacia itinero estis inter Moskvo kaj Prago.

Tu-114, komence uzita por transportado de la membroj de registaro, estis ekslpuatata ekde 1961. Oni uzis ĝin en la plej longaj linioj: el Moskvo al Ĥabarovsk, Tokio kaj Havano. La itinero el Moskvo al Havano estis tiumomente la plej longa en la mondo.

En 1972 komenciĝis epoko de Tu-154. Estis konstruitaj pli ol mil tiuj aviadiloj. Ĝi iĝis la plej populara pasaĝera aviadilo de Sovetunio, kaj plu restas tia en aviadkompanioj de KSŜ-landoj.

Ekde la 1-a de novembro 1977 "Aeroflot" provis uzi la unuan en la mondo supersonan aviadilon Tu-144 sur la linio Moskvo-Almato. Tamen post unu jaro la aviadilo estis demetita de uzo, post nur 55 flugoj.

En 1992 unuafoje ekde la 1950-aj jaroj rekomencis uzi eksterlandan maŝinaron. La unua importita aviadilo en "Aeroflot" iĝis A310. En 1994 estis aĉetitaj kelkaj Boeing 767. Al ili poste aldoniĝis A320, Boeing 737 kaj karga DC-10.

La plej verŝajna kandidato por renovigi maŝinaron de "Aeroflot" estas aerbusoj A350.

Katastrofoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1953 pri la aviadiloj de "Aeroflot" okazis totle 127 katastrofoj kaj malpli grandaj rompiĝoj, kiuj forportis vivojn de 6895 homoj, inter ili 20 personoj sur la tero. Pro riĉeco da katastrofoj germanoj eĉ nomis la firmaon per la kaŝnomo "Aeroschrott" (la germana vorto "Schrott" signifas "rubo"). La lasta katastrofo okazis en Siberio en 1994, kiam la kapitano de la pasaĝera aviadilo A310 permesis al sia 15-jara filo preni stirilon. Tio kaŭzis falon de la aviadilo. La okazo iĝis vaste konata, post ĝi la postuloj pri sekureco en la kompanio estis signife severigitaj.