Internacia flughaveno Ŝeremetjevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
IATA-kodo: SVO - ICAO-kodo: UUEE
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Moskva provinco
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Ĥimki, Lobnja
Alteco 192 m
Geografia situo 55° 58′ 1″ N, 37° 25′ 0″ O55.96694444444437.416666666667Koordinatoj: 55° 58′ 1″ N, 37° 25′ 0″ O
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (Moskvo)
DEC
Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
Situo de Internacia flughaveno Ŝeremetjevo
Kurej-angulo 07/25
Kurej-longo 3.700 m
v  d  r
Information icon.svg
Flughaveno Ŝeremetjevo

La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (ruse: Междунаро́дный аэропо́рт Шереме́тьево) estas unu el ĉefaj flughavenoj de Moskva regiono kaj la dua laŭ kvanto da pasaĝeroj en Rusio (post Domodedovo). Ĝi situas norde de Moskvo sur teritorio de urba municipo Ĥimki (Moskva provinco) inter la urboj Ĥimki kaj Lobnja. La flughavenon uzas pli ol 26 milionoj da pasaĝeroj dum unu jaro[1].

En Ŝeremetievo estas bazata rusia flugkompanio "Aeroflot".

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua (milita) aerodromo tie estis konstruita jam en 1950-aj jaroj. En 1959 ĝi estis transdonita al civila aviado; la 11-an de aŭgusto 1959 tie surteriĝis la unua aviadilo el Leningrado. Sian nomon ĝi risevis de loĝloko Seremetjevskij kaj fervoja stacio "Ŝeremetjevskaja".

La Internacia flughaveno Ŝeremetjevo-2 estis konstruita okaze de Somera Olimpiko 1980. Ĝi aldoniĝis al la flughavena komplekso de Ŝeremetjevo-1, kiu malfermiĝis en 1964.

Ekde 2011 "Ŝeremetjevo" apartenas al Moskva provinco (antaŭe ĝi apartenis al Moskvo)[2].

Aerodromo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe estas du kurejoj: 07R/25L (longo 3,7 km) и 07L/25R (longo 3,550 km), tamen pro kurta distanco inter ili (280 m) oni ne povas uzi ilin sendepende. Ekzistas projekto pri konstruado de nova kurejo, kio, tamen, kaŭzas protestojn de naturdefendistoj[3].

Stacidomoj[redakti | redakti fonton]

Terminalo Ŝeremetjevo

La flughaveno havas 6 pasaĝerajn stacidomojn: A (komerca aviado), B, C (antaŭe "Ŝeremetjevo-1"), D, E, F (antaŭe "Ŝeremetjevo-2"). Krome, ekzistas karga stacidomo. La unuaj tri situas en norda parto, la ceteraj - en suda parto; ili estas kunligitaj per senpaga aŭtobuso (por uzado bezonatas flugbileto).

Distanco ĝis Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo estas 9 km de D, E, F kaj 13 km de A, B, C.

Flugkompanioj[redakti | redakti fonton]

Flugkompanioj:

Flugkompanio Direktoj
Flago-de-Alĝerio.svg Air Algérie Alĝero
Flago-de-Armenio.svg Armavia Erevano
Flago-de-Afganio.svg Ariana Afghan Airlines Kabulo
Flago-de-Bulgario.svg Bulgaria Air Burgaso, Sofio, Varna
Flago-de-Irano.svg Iran Air Tehrano
Flago-de-Italio.svg Alitalia Milano, Romo, Torino
Flago-de-Italio.svg Blue Panorama Airlines Katanio, Palermo
Flago-de-Kazaĥio.svg Air Astana Almato, Astano, Atirau
Flago-de-Kipro.svg Cyprus Airways Larnaka
Flago-de-Ĉinio.svg Air China Pekino
Flago-de-Ĉinio.svg China Eastern Airlines Ŝanhajo
Flago-de-Ĉinio.svg China Southern Airlines Kantono, Urumĉio
Flago-de-Ĉinio.svg Hainan Airlines Pekino
Flago-de-Norda-Koreio.svg Air Koryo Pjongjango
Flago-de-Latvio.svg Air Baltic Rigo
Flago-de-Malto.svg Air Malta Malto
Flago-de-Maroko.svg Royal Air Maroc Kasablanko
Flago-de-Mongolio.svg MIAT Mongolian Airlines Berlino, Ulaanbaataro
Flago-de-Mongolio.svg KLM Amsterdamo
Flago-de-Norvegio.svgFlago-de-Danio.svgFlago-de-Svedio.svg SAS Kopenhago, Oslo, Stokholmo
Flago-de-Pollando.svg LOT Polish Airlines Varsovio
Flago-de-Suda-Koreio.svg Korean Air Seulo
Flago-de-Rusio.svg Nordwind Airlines Antalya, Goao, Larnaka
Flago-de-Rusio.svg Аэрофлот-Российские авиалинии/Aeroflot-Rossijskije avialinii (internaciaj) Amsterdamo, Ateno, Antalya, Bakuo, Bangkoko, Barcelono, Bejruto, Belgrado, Berlino, Biŝkeko, Bolonjo, Bruselo, Budapeŝto, Bukareŝto, Damasko, Delhio, Dnipropetrovsko, Donecko, Dresdeno, Dubajurbo, Dubrovnik, Duseldorfo, Ejlato, Erevano, Frankfurto ĉe Majno, Goao, Ĝenevo, Hamburgo, Hanojo, Hanovro, Honkongo, Hurghada, Insbruko, Iraklio, Havano, Ĥarkovo, Helsinko, Ho-Ĉi-Min-urbo, Istanbulo, Kairo, Kankuno, Kantono, Karlovy Vary, Kievo, Kolombo, Kopenhago, Krakovo, Larnaka, Londono, Los-Anĝeleso, Madrido, Malago, Maleo, Miamo, Milano, Minsko, Munkeno, Nico, Novjorko, Odeso, Oslo, Parizo, Pekino, Prago, Пунта Кана, Пхукет, Rigo, Romo, Salzburg, Seulo, Simferopolo, Sofio, Split, Stokholmo, Stutgarto, Ŝanhajo, Talino, Taŝkento, Tehrano, Tel-Avivo, Тиват, Tokio, Ulaanbaataro, Varsovio, Vaŝingtono, Venecio, Vieno, Vilno, Zagrebo, Zuriko
Flago-de-Rusio.svg Аэрофлот-Российские авиалинии/Aeroflot-Rossijskije avialinii (enlandaj) Abakan, Anapa, Astraĥano, Barnaul, Ĉelabinsk, Gelendĵik, Ĥabarovsk, Irkutsk, Jekaterinburg, Juĵno-Saĥalinsk, Kaliningrado, Kazano, Kemerovo, Krasnodar, Krasnojarsk, Magnitogorsk, Mineralnije Vodi, Niĵnekamsk, Niĵnevartovsk, Niĵnij Novgorod, Norilsk, Novij Urengoj, Novosibirsko, Omsk, Orenburgo, Permjo, Petropavlovsk-Kamĉatskij, Samara, Sankt-Peterburgo, Soĉi, Surguto, Tjumeno, Tomsk, Ufa, Vladivostok, Volgogrado
Flago-de-Rusio.svg Донавиа/Donavia Mineralnije Vodi, Rostov-na-Donu, Stavropol
Flago-de-Rusio.svg Нордавиа/Nordavia Arĥangelsko, Murmansko, Norilsk, Siktivkar
Flago-de-Rusio.svg Оренбургские авиалинии/Orenburgskije avialinii (internaciaj) Antalya, Dubajurbo, Hurghada, Ŝarm el Ŝeiĥ
Flago-de-Rusio.svg Оренбургские авиалинии/Orenburgskije avialinii (enlandaj) Ĥabarovsk, Irkutsk, Krasnodar
Flago-de-Rusio.svg Трансаэро/Transaero Antalya, Bangkoko, Barcelono, Bodrum, Burgaso, Varna, Dalaman, Hurghada, Пафос, Пунта Кана, Pula, Rimini, Rodoso, Ŝarm el Ŝeiĥ, Энфида
Flago-de-Rusio.svg Владивосток Авиа/Vladivostok Avia Blagoveŝĉensk, Ĉita, Ulan-Ude
Flago-de-Serbio.svg Jat Airways Beogrado
Flago-de-Slovenio.svg Adria Airways Ljubljano
Flago-de-Usono.svg Delta Air Lines Novjorko, Rostov-na-Donu, Volgogrado
Flago-de-Ukrainio.svg Международные Авиалинии Украины/Meĵdunarodnije Avialinii Ukraini Kievo
Flago-de-Finnlando.svg Finnair Helsinko
Flago-de-Francio.svg Air France Marsejlo, Parizo
Flago-de-Ĉeĥio.svg Czech Airlines Karlovy Vary, Prago
Flago-de-Estonio.svg Estonian Air Talino

Transporta kunligo kun Moskvo[redakti | redakti fonton]

Trajno "Aeroekspres"

Oni povas atingi la flughavenon de Moskvo kaj reen diversmaniere.

Komenco de veturo en Moskvo Veturilo Tempo de veturo Kosto (en rubloj) Referencoj
02Moskwa Metro Line 2.svg Metrostacio "Reĉnoj Vokzal" Aŭtobusoj 851, 851Э 28
07Moskwa Metro Line 7.svg Metrostacio "Planernaja" Aŭtobuso 817 28
05Moskwa Metro Line 5.svg02Moskwa Metro Line 2.svg Metrostacio "Belorusskaja", Belorusia stacidomo Elektrotrajno "Aeroekspres" 320 Nur ĝis stacidomoj D, E, F, ĉe kiuj situas fervoja stacio
Fervoja stacio "Planernaja" Aŭtobusoj 817, 851 28

Nokte (1:00 - 5:30) funkcias ankaŭ aŭtobuso Н1 laŭ itinero Ozjornaja strato - Lenin-avenuo - Tverskaja strato - Leningrada avenuo - flughaveno "Ŝeremetjevo".

Krome, la flughaveno atingeblas per sia aŭtomobilo laŭ la federacia aŭtovojo M10 (alveturo per Meĵdunarodnoje aŭ Ŝeremetjevskoje ŝoseo) aŭ laŭ la Dmitrova ŝoseo.

Aviadaj akcidentoj[redakti | redakti fonton]

Aviadilo Tupolev-134

Estis ankaŭ aliaj akcidentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]