Belorusia stacidomo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Belorussky Rail Terminal2.jpg
Situo
Geografia situo 55° 46′ 35″ N, 37° 34′ 52″ O55.77639837.581115Koordinatoj: 55° 46′ 35″ N, 37° 34′ 52″ O
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal) (Moskvo)
DEC
Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Situo de Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal)
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletoj jes
Reloj 11
Kajoj 7
Historio
Administrado kaj utiligado
Nomo de trafikanto Rusiaj Fervojoj
Ligita transporto Metroo:

05Moskwa Metro Line 5.svg Belorusskaja
02Moskwa Metro Line 2.svg Belorusskaja
Aŭtobusoj:12, 116
Trolebusoj: 1, 12, 18, 54

v  d  r
Information icon.svg

Belorusia stacidomo (Belorusskij Vokzal, ruse: Белору́сский вокза́л) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Smolenskaja" de Moskva fervojo.

Ĝi situas ĉe la placo Tverskaja Zastava (adreso:placo Tverskaja Zastava, domo 7).

De la stacio forveturadas trajnoj laŭ okcidenta direkto, interalie al Belorusio, Pollando kaj Kaliningrada provinco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la fervojo inter Moskvo kaj Smolensk komenciĝis en 1860-aj jaroj. En fino de aprilo 1869 oni komencis konstrui la stacidomon. Solena malfermo de Moskva-Smolenska fervojo okazis la 19-an de septembro 1870. La nova stacidomo estis nomita Smolenska (Smolenskij). En novembro de 1871, post finkonstruado de la fervojo ĝis Bresto, ĝi akiris nomon "Brestskij" (Bresta). Ekde 1907 pasis rekonstruo de la stacidomo.

La 4-an de majo 1912 la fervojo estis alinomigita al Aleksandrova, la stacidomo ekestis "Aleksandrova" (Aleksandrovskij). En aŭgusto de 1922 du fervojoj estis kunigitaj al Moskva-Belorusia-Baltia fervojo kaj ekde tie oni nomis la stacidomon "Belorusia-Baltia" (Belorussko-Baltijskij). En majo de 1936 post laŭvica rekonstruo la stacidomo akiris sian nuntempan nomon.

Arkitekturo kaj teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

La stacidomo havas 7 kajojn kaj 11 pasaĝerajn trakojn (Skemo de la stacidomo).

Trajnoj[redakti | redakti fonton]

De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis la jenaj lokoj:

Lando Loko Trajnoj
Flago-de-Rusio.svg Rusio Smolensk 33-34 "Smolensk", 111-112
Flago-de-Rusio.svg Rusio Kaliningrado 29-30 "Jantarj", 147-148
Flago-de-Rusio.svg Rusio Ribinsko 601-602 "Ribinsk"
Flago-de-Belorusio.svg Belorusio Minsko 1-2 "Belarusj", 11-12, 25-26 "Svisloĉ"
Flago-de-Belorusio.svg Belorusio Bresto 3-4 "Minsk", 7-8 "Slavjanskij Ekspres", 27-28 "Brest", 75-76, 131-132, 195-196
Flago-de-Belorusio.svg Belorusio Polack 39-40 "Dvina"
Flago-de-Belorusio.svg Belorusio Gomel 55-56 "Soĵ"
Flago-de-Belorusio.svg Belorusio Grodno 77-78 "Neman"
Flago-de-Litovio.svg Litovio Vilno 5-6 "Lietuva"
Flago-de-Pollando.svg Pollando Varsovio 9-10 "Polonez"
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio Prago 21-22
Flago-de-Francio.svg Francio Parizo 23-24
Flago-de-Francio.svg Francio Nico 17-18

Trapasantaj itineroj:

Komenco (fino) Fino (komenco) Trajnoj
Flago-de-Rusio.svg Novosibirsko Flago-de-Belorusio.svg Minsko 63-64
Flago-de-Rusio.svg Novosibirsko Flago-de-Belorusio.svg Bresto 103-104, 113-114
Flago-de-Rusio.svg Arĥangelsko Flago-de-Belorusio.svg Minsko 133-134

Apudurbaj elektrotrajnoj[redakti | redakti fonton]

Kajoj kaj elektrotrajnoj (maldekstre - Aeroekspres)

Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Odincovo, Moĵajsk, Vjazjma kaj aliaj.

Ekzistas rapidtrajnoj "Aeroekspres" ĝis la flughaveno "Ŝeremetjevo".

En kulturo[redakti | redakti fonton]

  • "Belorusskij Vikzal" ("Belorusia stacidomo", ruse: "Белору́сский вокза́л") estas sovetia filmo pri la Dua mondmilito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]