Jaroslavla stacidomo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij Vokzal)
Yaroslavsky rail terminal front side.jpg
Situo
Geografia situo 55° 46′ 36″ N, 37° 39′ 26″ O55.7767937.657264Koordinatoj: 55° 46′ 36″ N, 37° 39′ 26″ O
Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij Vokzal) (Moskvo)
DEC
Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij Vokzal)
Situo de Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij Vokzal)
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletoj jes
Reloj 15
Kajoj 11
Historio
Administrado kaj utiligado
Nomo de trafikanto Rusiaj Fervojoj
Ligita transporto Metroo:

01Moskwa Metro Line 1.svg Komsomolskaja
05Moskwa Metro Line 5.svg Komsomolskaja
Aŭtobusoj:40, 122
Trolebusoj: 14, 22, 41, 88
Tramoj: 7, 13, 37, 50

v  d  r
Information icon.svg

Jaroslavla stacidomo (Jaroslavskij Vokzal, ruse: Яросла́вский вокза́л) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Jaroslavskaja" de Moskva fervojo.

Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 5).

De la stacio forveturadas trajnoj laŭ nord-orienta direkto, interalie al Uralo, Siberio kaj Fora Oriento. Ĉi tie komenciĝas la fama Transsiberia fervojo, kiu longas preskaŭ 10 mil km kaj kunligas Moskvon kun la urbo Vladivostok ĉe la Pacifika Oceano.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1862 inter la tiam estinta proksime lageto Krasnij ("Ruĝa") kaj Nikolajevsij (nun - Leningrada) stacidomo aperis malgranda stacidomo de Jaroslavla fervojo. Tio estis 69-kilometra linio ĝis la apudmoskva urbo Sergijev Posad, konata pro tie estanta Monaĥejo de Sankta Triunuo. La unua trajno forveturis la 22-an de julio 1862. La 18-an de aŭgusto 1862 Moskva metropolito Filaret konsekris la fervojon, malgraŭ li malaprobis ĝian ekfunkcion: li opiniis, ke la pilgrimantoj, kiuj komencis vojaĝi per trajnoj anstataŭ kutima piedirado, povas aŭskulti malbonajn rakontojn dum sia veturado[1].

Poste la fervojo atingis Arĥangelskon kaj vastajn teritoriojn de la Rusia Nordo, la stacidomo estis tute rekonstruita. La nuna konstruaĵo aperis dum 1902 - 1904, konstruita laŭ projektoj de arkitekto F.Ŝeĥtel[1].

La stacidomo estis serioze rekonstruita ankaŭ en 1960-aj kaj en 1990-aj jaroj.

Ярославский вокзал.jpg
Moscow, Yaroslavsky Terminal U.C., 1903-1904.jpg
Ярославский вокзал2.jpg
Jaroslavskij stacidomo ĝis 1902 Konstruado de la nova stacidomo Jaroslavla stacidomo en komenco de la 20-a jarcento

Alinomado[redakti | redakti fonton]

Dekomence (ĝis 1870) la stacidomo estis nomata Troickij ("Triunua") de la Triunua monaĥejo en Sergujev Posad. Poste ĝi akiris nomon Jaroslavskij (Jaroslavla). Dum la periodo 1922 - 1955 oni nomis ĝin Severnij ("Norda").

Arkitekturo kaj teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

La stacidomo estas unu el unikaj moskvaj konstruaĵoj. Unu el ĝiaj turoj similas Moskvan Kremlon, la alia similas preĝejojn de la Norda Rusio. Frontono super enirejo al la vestiblo similas pordegon de la Monaĥejo de Savinto en Jaroslavl. Centre de la konstruaĵo arkitekto Ŝeĥtel almetis blazonojn de la tri urboj, kunligitajn de Jaroslavla fervojo: Moskvo (Sankta Georgo), Arĥangelsko (arkianĝelo Miĥaelo) kaj Jaroslavl (urso kun halebardo). Muroj de la ĉefa vestiblo estis kovritaj de paneloj, faritaj de pentristo Konstanteno Korovin[2].

La stacidomo havas 6 kajojn kaj 10 pasaĝerajn trakojn (Skemo de la stacidomo).

Trajnoj[redakti | redakti fonton]

De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis la jenaj lokoj:

Lando Loko Trajnoj
Flago-de-Rusio.svg Rusio Vladivostok 1-2 "Rossija", 99-100
Flago-de-Rusio.svg Rusio Jekaterinburg 7-8
Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Yamal-Nenets Autonomous District.svg Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto Novij Urengoj 11-12 "Jamal", 109-110
Flago-de-Rusio.svg Rusio Arĥangelsko 15-16, 233-234, 317-318 "Pomorje"
Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Yamal-Nenets Autonomous District.svg Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto Labitnangi 21-22 "Polarnaja Strela"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Novosibirsko 25-26 "Sibirjak"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Kemerovo 29-30 "Kuzbas"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Kirov 31-32 "Vjatka"
Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Komi.svg Komiio Siktivkar 33-34
Flago-de-Rusio.svg Rusio Niĵnij Novgorod 35-36 "Niĵegorodec"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Tomsk 37-38 "Tomiĉ"
Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Komi.svg Komiio Vorkuta 41-42, 375-376
Flago-de-Rusio.svg Rusio Ĥabarovsk 43-44
Flago-de-Rusio.svg Rusio Niĵnij Tagil 49-50 "Malaĥit"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Krasnojarsk 55-56 "Jenisej"
Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Khakassia.svg Ĥakasio Abakan 67-68
Flago-de-Rusio.svg Rusio Ĉita 69-70
Flago-de-Rusio.svg Rusio Blagoveŝĉensk 79-80
Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Yugra.svg Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra Priobje 83-84 "Severnij Ural"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Jaroslavl 101-102, 103-104, 105-106
Flago-de-Rusio.svg Rusio Kotlas 119-120
Flago-de-Rusio.svg Rusio Ĉerepovec 125-126 "Ŝeksna"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Ŝarja 147-148
Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Komi.svg Komiio Sosnogorsk 223-224
Flago-de-Rusio.svg Rusio Vologda 259-260 "Vologodskije Zori"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Severodvinsk 315-316 "Pomorje"
Flago-de-Rusio.svg Rusio Kineŝma 661-662 (ankaŭ ĝis Ivanovo), 673-674
Flago-de-Mongolio.svg Mongolio Ulaanbaataro 5-6
Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio Pekino 3-4, 19-20 "Vostok"
Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio Pjongjango Kuplita vagono (ne regule)
Moscow 1982 train Yaroslavsky station.jpg
Moscow-Pekin Train.jpg
Нулевой километр.JPG
Jaroslavla stacidomo en 1982 Trajno Moskvo - Pekino KP 0 de Transsiberia fervojo

Apudurbaj elektrotrajnoj[redakti | redakti fonton]

Elektrotrajno ĝis Segijev Posad

Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Mitiŝĉi, Korolov, Puŝkino, Sergijev Posad, Aleksandrov (Vladimira provinco), Ŝĉolkovo, Krasnoarmejsk kaj aliaj.

Ekzistas rapidtrajnoj "Ekspres" ĝis Aleksandrov, Monino, Frjazino kaj "Sputnik" ĝis Bolŝevo (Korolov), Mitiŝĉi, Puŝkino.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Москва за Садовым кольцом", enciklopedio.
  2. Jaroslavla stacidomo (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]