Publika transporto de Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Publika transporto de Moskvo estas urba kaj apudurba transporto de Moskvo uzebla por pasaĝeroj kaj havanta konstantajn difinitajn vojliniojn kun regula trafiko.

Metropoliteno[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Moskvo.

Metropoliteno (metroo) de Moskvo funkcias ekde 15-a de majo 1935 kaj estas unu el plej vaste uzataj metroo-sistemoj en mondo: ĝin uzas dum diurno preskaŭ 9 milionoj da pasaĝeroj. Sistemo de Moskva metroo konsistas el unu cirkla linio kaj kelkaj radiaj linioj. En 2015 ĝi havas 197 funkciantajn staciojn. Nuntempe ekzistas ankaŭ la aparta Monorelo de Moskvo (norde de urbo). Moskva metroo estas unu el gravaj vidindaĵoj de Moskvo fama pro multaj diversmaniere kaj riĉe dekoritaj stacioj.

Fervoja transporto[redakti | redakti fonton]

Moskvaj linioj de fervojo

En Moskvo ekzistas 9 bazaj stacidomoj:

Ĉiuj stacidomoj situas en centra parto de Moskvo. Tri stacidomoj (Leningrada, Jaroslavla, Kazana) kaj enurba fervojstacio Ploŝĉad trjoĥ vokzalov (ruse Площадь трёх вокзалов) troviĝas ĉe Komsomolskaja placo (ankaŭ "placo de tri stacidomoj"). Tie situas ankaŭ la metrostacio Komsomolskaja kaj Komsomolskaja.

De Moskvo kondukas fama Transsiberia fervojo ĝis Vladivostok (de la Jaroslavla stacidomo).

En Moskvo ekzistas "malgranda" cirkla fervoja ringo, nuntempe ne funkcianta por pasaĝeroj. La dua (granda) ringo, ĉirkaŭigas Moskvon trairante kelkajn apudmoskvajn urbojn kaj nodajn staciojn; tie uzatas lokaj elektrotrajnoj kaj kelkaj veturantaj de Moskvo.

Ambaŭ alvenaj kaj foriraj stacioj en la fama rusa ĉefurbo estis projektitaj de la fama arkitekto Konstantin Thon inter 1844 kaj 1851.

Vojaĝante Moskvon vi foriras de la stacidomo de Leningradskiy. La stacioj estis renomitaj antaŭe kaj nuntempe nomiĝas Leningradsky (ĉar la plej multaj el la trajnoj forlasantaj ĉi tiun Moskvan stacion direktiĝas al Sankt-Peterburgo, kiu antaŭe estis nomita Leningrad) kaj Moskovskij (ĉar la ĉefa direkto estas al la ĉefurbo).

La arkitektura stilo de la stacioj similas al Itala Renesanco kun grandaj teretaĝaj fenestroj kaj havas italajn detalojn same kiel pilastrojn kaj kolumnojn. Ambaŭ stacioj havas po altan horloĝan turon.

La fervojaj finaj stacioj estis konstruitaj laŭ la sama projekto, do ili estas identaj kaj havas la avantaĝojn de facila navigado kaj malpli da riskoj perdiĝi. La vojaĝantoj estas invititaj rigardi la virtualajn turneajn filmetojn de la stacioj por prepari pli bone por siaj vojaĝoj. [1]

Surtera urba transporto[redakti | redakti fonton]

Tramaj vojlinioj en Moskvo

En Moskvo estas multaj vojlinioj de tramoj, aŭtobusoj (la malaltplankaj LiAZ-5292 kaj LiAZ-6213), trolebusoj, bustaksioj.

La plej frua tipo de surtera transporto en Moskvo estas tramo. Tramoj aperis en Moskvo en 1899. Dekomence ili estis ĉevaltiraj, poste centre de Moskvo komencis funkcii elektraj tramoj. En 2012 ekzistas 48 tramaj vojlinioj.

Interurbaj aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

Apud la metrostacio Ŝĉolkovskaja situas la centra Moskva aŭtostacidomo (ruse Московский автовокзал), de kiu veturas busoj ĝis diversaj landoj kaj regionoj.

Krome, ekzistas multaj apartaj aŭtostacioj:

  • Viĥino;
  • Tjoplij Stan;
  • Krasnogvardejskaja;
  • Tuŝinskaja;

kaj aliaj.

Aviado kaj flughavenoj[redakti | redakti fonton]

En 2013 funkcias flughavenoj Domodedovo, Ŝeremetjevo, Vnukovo.

Nokta transporto[redakti | redakti fonton]

Nokte metroo en Moskvo estas malfermata por 4-5 horoj kaj ne funkcias por pasaĝeroj. Pro tio dum nokta tempo funkcias kelkaj longaj itineroj de nokta surstrata transporto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emilia Kantos , "About Moscow and St. Petersburg Railway Stations" (English), Mark Van-Anderson, 01.05.2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]