Novogirejevo (stacio de Moskva metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Novogirejevo (apartigilo).

080

Novogirejevo
ruse Новогиреево
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Novogirejevo (Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo)55.751737.8166Koordinatoj: 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo)
Novogirejevo (Moskvo)
Novogirejevo (Moskvo)
DEC
Novogirejevo
Novogirejevo
Novogirejevo
Situo de Novogirejevo
Map
Novogirejevo
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
  • R.Pogrebnoj
  • I.Pluĥin
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 079, Нв
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Novokosino Perovo
vdr

Novogirejevo (ruse Новогиреево) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Novokosino kaj Perovo, en orienta parto de Moskvo (distrikto Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo ĉe ĝia kruciĝo kun Svobodnij avenuo. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas R.Pogrebnoj kun helpo de V.Pluĥin. Inĝenieroj-konstruistoj estas T.Ĵarova, A.Jurlov.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de kajo troviĝas subtera vestiblo kun elirejoj al Verda avenuo.

Dum periodo 1979 - 2012 (ĝis malfermo de stacio Novokosino) "Novogirejevo" estis fina stacio de sia linio.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La stacio ricevis sian nomon de distrikto Novogirejevo al kiu ĝi apartenas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "Marksistskaja — Novogirejevo".

Dekoro[redakti | redakti fonton]

Memoriga tabulo

Sur la stacio estas du serioj po 26 kolonoj dekoritaj per hela marmoro kaj diverskolora friso kun enhavo laŭ la temo de apudmoskva naturo (aŭtoro estas A.Kuznecov). Muroj super trakoj estas el hela marmoro supre kaj griza-blua marmoro malsupre, sur ili ankaŭ estas multkolora friso.

Planko de la stacio estas kovrita de ruĝa kaj bruna granito, strioj el blanka marmoro dividas ĝin je kvadratoj. Lumiloj estas kaŝitaj en plafono.

Mencioj en beletro[redakti | redakti fonton]

En rusa literaturo[redakti | redakti fonton]

La stacio menciitas en romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай"[1]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

"Novogirejevo", nova trajno
  • Distanco inter kolonoj de la stacia halo (7,5 m) estas pli granda ol kutime (kaj laŭ dekomenca projekto). Pro tio "Novogirejevo" aspektas pli vasta.
  • Ĉe la stacio ekiĝas multaj apudurbaj busaj itineroj. Pro tio la stacio estas unu el la plej ŝarĝitaj stacioj de Moskva metroo (tiel nomata "efekto de Viĥino": post fina stacio pasaĝeroj jam ne povas lokiĝi en vagonon). Post malfermo de "Novokosino" la stacion uzas jam malpli da pasaĝeroj.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]