Aviamotornaja (stacio de Moskva metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

MMMosmetro.svg 08Moskwa Metro Line 8.svg

Aviamotornaja
En la halo
En la halo
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Lefortovo (Sud-Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 7″ N, 37° 43′ 10″ O55.75194444444437.719444444444Koordinatoj: 55° 45′ 7″ N, 37° 43′ 10″ O
Aviamotornaja (Moskvo)
DEC
Aviamotornaja
Situo de Aviamotornaja
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
Administrado kaj utiligado
Kodo de la stacio 082
Linio Kalininskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Ploŝĉadj Iljiĉa Ŝosse Entuziastov
v  d  r
Information icon.svg

"Aviamotornaja" (ruse: Авиамото́рная) estas stacio de Moskva metroo sur Kalininskaja linio, situas inter la stacioj "Ŝosse Entuziastov" kaj "Ploŝĉadj Iljiĉa" en orienta parto de Moskvo (distrikto Lefortovo). La stacio lokiĝas sub la ŝoseo Entuziastov apud la strato Aviamotornaja. Ĝia profundo estas 53 metroj. Arkitektoj - A.Strelkov, V.Klokov, N.Demĉinskij, Ju.Kolesnikova. Inĝenieroj-konstruistoj - Je.Barskij, I.Ĵukov, Ju.Muromcev, I.Ĉernjakova.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Eliri en la urbon al ŝoseo Entuziastov eblas per subtera vestiblo (entute estas 9 elirejoj).

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:30-1:00.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomon "Aviamotornaja" ("Aviadmotora") ĝi ricevis de la samnoma strato.

Ĝia projekta nomo estis "Novaja", same kiel nomiĝas la proksima stacio de Moskva fervojo. En 1992 estis projekto pri alinomigo al "Lefortovo", tamen ne realigita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "Marksistskaja" - "Novogirejevo". Ĝi estis konstruata dum kelkaj jaroj kune kun la tuta metrolinio.

Dekoro[redakti | redakti fonton]

Montrilo sub la plafono

Dekoro de "Aviamotornaja" estas dediĉita al konstruistoj de aviadaj moviloj (skulptisto Džems Bodnieks, Hajm Risin, pentristo A.Mosijĉuk).

La stacio estas dekorita helkolore. Ĝia planko estas farita el granito kun diversaj subtonoj de griza koloro, muroj estas kovritaj de hela marmoro. Ĉe la elirejo en la urbon estas metitaj arĝentkoloraj padeloj de aviadila helico. La kontraŭa muro de stacia halo estas kovrita de blanka polurita marmoro, sur ĝi troviĝas skulptaĵo (aŭtoro A.Mosijĉuk): metalaj folioj similas aerfluojn, inter kiuj ŝvebas Ikaro; apude estas flugantaj supren aviadiloj de diversaj jaroj kaj helicoj.

Volbo de la halo estas dekorita per kupolo el orkororaj kvarangulaj piramidetoj, simila al ŝvebanta magia flugtapiŝo. Inter la piramidetoj situas malgrandaj lampoj.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

Rulŝtuparo el la stacia halo
  • La 17-an de februaro 1982 tie okazis serioza akcidento de rulŝtuparo (la malsupreniga linio disŝiriĝis kaj falis malsupren), pro kiu pereis 8 homoj kaj kelkaj dekoj estis vunditaj. La katastrofo preskaŭ ne estis priskribita en amaskomunikiloj (nur kurta noto en la gazeto "Vespera Moskvo", informanta nur pro fakto de akcidento kaj ekzistado de suferintoj); tio kaŭzis multajn onidirojn pri la okazaĵo inter loĝantoj vivantaj oriente de Moskvo. Pri la akcidento ĝis la 1990-aj jaroj sciis malmultaj (eĉ moskvanoj)[1].
  • La 21-an de januaro 2010 unu homo falis sur la trakojn kaj pereis[2]. La 8-an de junio 2012 okazis la sama situacio[3].
  • La 28-an de septembro 2012 la stacio estis evkiuta pro fumo, kaŭzita de la kurta cirkvito en drataro de la rusŝtuparo[4].

Mencioj en beletro[redakti | redakti fonton]

En la rusa literaturo[redakti | redakti fonton]

La stacio menciitas en la romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse: Мраморный рай[5]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post la nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ plano de konstruado de metroo, "Aviamotornaja" fariĝos komenco de la nova radia metrolinio al Koĵuĥovo kaj ĝis Kotelniki (urbo en Moskva provinco apud Luberci).

Eksteraj transirejoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtobusoj: 59, 125, 730, 759, 805, 859.
  • Trolebusoj: 24, 45, 53.
  • Tramoj: 8, 12, 24, 32, 37, 46, 50.
  • Fervojo: haltejo "Novaja".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]