Perovo (stacio de Moskva metroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri metrostacio. Se vi serĉas informojn pri stacio de Moskva fervojo, vidu la paĝon Perovo (stacio).
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Perovo (apartigilo)

MMMosmetro.svg 08Moskwa Metro Line 8.svg

Perovo
Halo de stacio
Halo de stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Perovo, Novogirejevo (Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 4″ N, 37° 47′ 12″ O55.75111111111137.786666666667Koordinatoj: 55° 45′ 4″ N, 37° 47′ 12″ O
Perovo (Moskvo)
DEC
Perovo
Situo de Perovo
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
Administrado kaj utiligado
Kodo de la stacio 080
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Ŝosse Entuziastov Novogirejevo
v  d  r
Information icon.svg

"Perovo" (ruse: Перо́во) estas stacio de Moskva metroo en Kalininsko-Solncevskaja linio, situas inter stacioj "Ŝosse Entuziastov" kaj "Novogirejevo" en orienta parto de Moskvo (distriktoj Perovo, Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo inter 1-a kaj la 2-a Vladimirskaja stratoj. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas N. Aloŝina, V. Voloviĉ (kun helpo de N.Samojlova kaj R.Tkaĉova); inĝenieroj-konstruistoj estas T. Ĵarova, Ju. Muromcev.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de la kajo troviĝas elirejoj al Verda avenuo. Ĉe okcidenta vestiblo ekzistas 6 elirejoj al diversaj flankoj de Verda avenuo kaj 2-a Vladimirskaja strato, el orienta — 2 elirejoj.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La stacio estas nomita de urbo Perovo ekde 1960 estanta parto de Moskvo.

En ekaj projektoj estis proponitaj ankaŭ aliaj nomoj: "Perovo Pole" ("Kampo Perovo", ruse: Перово поле), "Vladimirskaja" ("Vladimira", ruse: Владимирская).

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "Marksistskaja""Novogirejevo".

La linion kaj stacion "Perovo" oni komencis konstrui en 1976[1]; tiu konstruado fariĝis populara temo de artikoloj aperintaj en tiamaj moskvaj gazetoj. Parto "Ŝosse Entuziastov" — "Perovo" estis plej malfacila por konstruistoj pro multe da akvo kaj akvoplenaj rokaĵoj; tamen novembre de 1979 tuta tunela vojo ĝis "Novogirejevo" estis preta[2].

29-an de decembro 1979 sur "Perovo" okazis solena mitingo dediĉita al malfermo de la stacio[3]. Unu tagon poste malfermiĝis konstanta pasaĝera itinero kunliginta ses staciojn de nova linio.

Dekoro[redakti | redakti fonton]

Montrilo kaj benkoj centre de la halo

Muroj supre de trakoj estas dekoritaj per blanka kaj nigra marmoro kaj ornamitaj per kvar paroj da paneloj kun fabelaj birdoj kaj aliaj mitaj figuroj (faritaj de L.Novikova, V.Filatov). Centre de stacio sur granita planko situas serio da montriloj kun benkoj. Arkoj de elirejoj estas dekoritaj per floraj ornamaĵoj.

Lumiloj sur volboj similas plumojn, tio verŝajne,estas kunligita kun nomo "Perovo": "pero" (перо) ruslingve signifas "plumo".

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

Mencioj en beletro[redakti | redakti fonton]

Vido el metrotrajno

En rusa literaturo[redakti | redakti fonton]

La stacio menciitas en romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse: "Мраморный рай"[5]); en la libro nemultaj postvivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Unu el bareliefoj sur muroj similas signon de Apokalipso (el Biblio)[6]
  • Distanco inter "Ŝosse Entuziastov" kaj "Perovo" estas unu el plej longaj distancoj inter najbaraj stacioj en Moskva metroo kaj plej longa en Kalininskaja linio (3 km 23 m). Krome en tiu parto estas plej rapida veturado de trajnoj (en 1985 unu trajno traveturis ĝin kun rapido pli ol 100 km/h)

Eksteraj transirejoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]