Swiss International Air Lines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Swiss)
Saltu al: navigado, serĉo
Swiss International Air Lines
Swiss Airbus A330-223 (HB-IQQ).jpg
IATA
LX
ICAO
LWR
Voksigno
SWISS
Fondita 2002
Programo por oftaj flugantoj Miles and More
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 85
Cellokoj 74
Ĉefsidejo Bazelo (Svislando)
Ĉefuloj Harry Hohmeister
Retejo: www.swiss.com
v  d  r
Information icon.svg

La entrepreno Swiss aŭ pli longe Swiss International Air Lines estas svislanda flugkompanio kun administra sidejo en Bazelo. Ĝi estas 100-procenta filio de la entrepreno Lufthansa kaj havas sian ĉefan flughavenon en Zuriko. Ekde la 7-a de aprilo 2006 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 13,8 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 85 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon LX; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas LWR.

Historio plej koncize[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1931 ĝis bankrotiĝo kaj malfondiĝo en marto 2002, la kompanio Swissair estis la nacia flugkompanio de Svislando. Paralele, en 1978 samlande fondiĝis la regiona flugkompanio Crossair, kiu en 2002 transformiĝis al la nova kompanio "Swiss", por transpreni la rolon de nacia svislanda flugkompanio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 retejo "Star Alliance" laŭ la stato aŭgusto 2010, ĉi-tie germane, sed ankaŭ haveble angle, ĉine, france, hispane, japane, koree kaj portugale

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]