Ŝablono-Diskuto:Informkesto geografiaĵo/2016-2022

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orogenezo montariĝo[redakti fonton]

En la ekzemplo, la parametro "Orogenezo montariĝo" misformas la informkeston. La faldo povus esti post "Rokoj ĉe Praĥov". Oni ne bezonas spacon antaŭ la komon. --pino (diskuto) 14:35, 16 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, Pino. La superfluan spaceton mi jam forigis el la proveja modulo. Sed pri kia misformo de la informkesto temas? Ĉu eble ne estu linisalto inter "Orogenezo" kaj "montariĝo"? --Tlustulimu (diskuto) 14:58, 16 Mar. 2016 (UTC)
Mi ĵus malaperigis la troan larĝecon de la informkesto pro la longa teksto ĉe "Orogenezo montariĝo", kvankam ekzakte tiu detaleto forestis en la supra priskribo de fuŝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:47, 16 Mar. 2016 (UTC)
(Redakta konflikto) Saluton Tlustulimu, Bone, funkcias. Fakte la origino de misformo (informkesto tro larĝa) ne estas kaŭzata per linisalto inter "Orogenezo" kaj "montariĝo". Sed la larĝo de la kesto estas kalkulata per la pli granda valora longo el ciuj la parametroj se la faldo ne estas aŭtomate kalkulita. Geokesto kalkulas korekte por rivero aŭ por Orogenezo montariĝo kaj aliaj parametroj sed estas aliaj parametroj kiel "histregiono", kie la faldo ne funkcias korekte. --pino (diskuto) 15:56, 16 Mar. 2016 (UTC)

Muzeo Condé kaj unuo de areo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus konstatis, ke ial la unuo de areo ne funkcias ĝuste en Muzeo Condé per aparta parametro. Tial mi metis la tuton en areo. Do, tio devus esti korektata alifoje, ĉar mi nun havas malmulte da tempo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:55, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Tia problemo aperas en pliaj artikoloj, se la unuo ne estas kilometroj aŭ hektaroj. Do, mi certe devus ion fari en la Lua-modulo. Sed tio ne okazos nun nek tuj. Eble mi ja havos ideon je la sekvonta semajnfino. Se ne, ĉu eble iu alia havas proponon? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 05:21, 27 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Teksta koloro ĉe insuloj[redakti fonton]

Saluton. Mi hieraŭ rimarkis, ke ĉe la valoro "insulo" en la unua nenomita parametro la teksto en la kaplinio ne estas bone legebla. Tial mi aldonos ion al la rilata Lua-modulo por ŝanĝi ĝin de nigro al blanko. Sed tio okazos eble je la sekvonta semajnfino. - Amike Tlustulimu (diskuto) 05:24, 27 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Plurvalora regiono-ISO[redakti fonton]

Saluton. Mi rimarkis, ke plurvalora "regiono-ISO", kiel ekz. |regiono-ISO=DE/FR, ne bone harmonias kun |mapo lokumilo=iso. Tio ankoraŭ devos esti korektata. Sed ĉar mi havas malpli da tempo ol antaŭ pli ol monato, tio ankoraŭ daŭros. - Amike Tlustulimu (diskuto) 21:55, 27 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Mi aldonis iom da kodo al {{Geografiaĵoj}}, tiel ke la problemo kun plurvalora difino de regiono-ISO kaj funkcio de mapo lokumilo=iso finfine solviĝis. Jam estas du funkciantaj ekzemploj por tio, nome Aralo kaj Balkaŝo‎‎. --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 31 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Larĝo kaj longo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis ĉe Markolo Menai, ke la interkrampe notita transkalkulado al mejloj ne ĝustas, se oni ŝanĝas la mezurunuon de defaŭltaj kilometroj al metroj. Tio estas ankoraŭ korektenda. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:01, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Mi faris nur tre malgrandan redakton en la Lua-modulo {{geografiaĵoj}}, tiel ke tiu fuŝeto jam malaperis. --Tlustulimu (diskuto) 19:22, 28 jul. 2022 (UTC)[Respondi]