Ŝablono-Diskuto:Malvarma milito
Ĝenerale la ŝablono belas, sed kelkaj tradukoj elvokas fortan kritikon. Kial, ekz., "Konferenco de Jalto", sed ne simple "Jalta konferenco" aŭ "Krimea konferenco". La traduko, uzanta la prepozicion "de", ŝajnas al mi ege peza kaj kontraŭa al la spirito de Esperanto. Ankaŭ la formo "Konkurso en armado" estas certe misa - multe pli akceptita kaj bonvena estas la formo "armad-konkuro". Mi proponas tuj ŝanĝi almenaŭ tiujn du punktojn (la aliajn mi ankoraŭ ne analizis kaj ne pripensis). Mevo 19:33, 14. Aŭg 2007 (UTC)