Ŝablono-Diskuto:Naskiĝdato kaj aĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi sĉablono certe estas admirinda el programada vidpunkto. Pri la uzo tamen utilus iom da singardo, ĉar rezultas frazoj kia ekzemple "...naskiĝis la 3-an de aprilo 2004 (4-jara)", kaj ĉe unua lego oni komprenas, ke iu naskiĝis 4-jara, kio ja kutime ne okazas.

Mi persone ne vidas grandan utilon en la indiko de aĝoj, sed tio estas afero de gusto. Tamen ekzemple la angla vikipedio malsame utiligas sian ŝablonon: Ne en kompletaj frazoj ("... naskiĝis la ..."), sed en biografietaj informkestoj ("Naskiĝo: jjjj-mm-tt (aĝo: aa)"). Tio ŝajnas al mi pli plaĉa maniero indiki la aĝon. Krome la vortigo "aĝo: aa" anstataŭ "aa-jara" evitas miskomprenojn. Oni povus aldoni la vorton "jaroj", sed eble ne necesas.

Umberto 20:40, 8. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Umberto. Por la menciitaj kazoj prefere estu uzata la ŝablono {{Naskiĝtago}}, kiu ne eldonas la aĝon. Tio pli taŭgas por enmeto en frazoj. Kore --Tlustulimu 17:45, 26. Jun 2009 (UTC)

Estas diferenco inter la ŝablonoj "naskiĝtago" kaj "naskiĝtago kaj aĝo"[redakti fonton]

Vikipediisto Airon90 ĵus nuligis la ŝablonon "naskiĝtago" kaj redirektigis ĝin al la ŝablono "naskiĝtago kaj aĝo". Tio havas katastrofajn sekvojn: la du ŝablonoj estas parencoj, sed havas malsamajn funkciojn, kaj la nuligo de unu el ili kreas fuŝojn en tre multaj paĝoj. Mi petas ne eksperimenti per la ŝablono (ja estas en ordo ne uzi unu aŭ ambaŭ ŝablonojn, se ili ne plaĉas persone...).

Aidas 08:31, 22. Maj 2010 (UTC)