Ŝablono-Diskuto:Nova!

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kian utilon havas tiu ĉi ŝablono? Estas skribite: Tio helpu al la posedanto de la diskutejo... Kiu estas la posedanto de diskutejo? Se la unua leginto forviŝos la ŝablonon, kiel estas rekomendite, por la ceteraj diskutontoj tio estos indiferenta. Kaj kio hodiaŭ estas nova, morgaŭ jam estos malnova. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:32, 15 Jun. 2012 (UTC)

Mi celis ne la ĉefan diskutejon, sed la diskutejon de uzanto. Jen la problemo, ke oni reciproke metas afiŝojn en la diskutejon de aliulo. Se temas pri la lasta plej aktuala temo, ne estas problemo. Problemo estiĝas, se oni aldonas ion al malnova diskutsekcio. La ricevanto simple ne tuj vidas ĝin inter la multaj aliaj mesaĝoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  19:31, 15 Jun. 2012 (UTC)
Mi ankaŭ zorgas la aferon, kiun Petr Tomasovsky diris. Vikipedio ne havas limtempon, nek estas Vikinovaĵoj. Do, neniuj aliaj vikipedioj havas tian ŝablonon.--Salatonbv (diskuto) 22:40, 29 Apr. 2014 (UTC)