Ŝablono-Diskuto:Reĝoj de la Haŝemida dinastio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiom verŝajne estas ke en la esperantlingva vikipedio iam kolektiĝos sufiĉaj referencoj por fari biografian artikolon pri princoj Ali 1924-25 kaj Talal 1951–1952, infanoj kiuj mortis antaŭ ol ili estis dujaraj? La probableco estas nulo: maksimume eblus diri la probablan mortokaŭzon, sed krome estas nenio raportebla pri tiuj beboj. Tial la ruĝaj ligiloj ne sencas, ĉar ruĝaj ligiloj indiku ke ie urĝe mankas artikolo. ThomasPusch (diskuto) 17:00, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

@Moldur: Nur post meti la suprajn frazojn mi kontrolis kiu verkis la ĝenerale belan geneologian arbon, kaj nur tiam vidis ke estis vi. Tial mi unue ne rekte alskribis vin. Sed la frazoj tamen probable ĝustas: Aŭ ĉu vi havus planojn verki biografian artikolon pri princoj Ali 1924-25 kaj Talal 1951–1952? Kaj de kie vi havus la materialon? Sincere ThomasPusch (diskuto) 17:04, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Nur por klarigi, tute ne temas pri beboj sed pri regantoj kiuj regis dum mallonga tempo.
La jaroj sub la nomo en la tabelo signifas regan periodon, ne vivperiodon! Sj1mor (diskuto) 17:16, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Do mi kreis la artikolojn por la du malfeliĉaj reĝoj. Sj1mor (diskuto) 18:08, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Karaj, Sj1mor jam bone respondis. Koran dankon al vi ThomasPusch por via engaĝiĝo kaj viaj diligentaj kaj saĝaj kontribuoj, kaj al Sj1mor por la malkonfuzigo de tiu demando kaj la kompletigo de du mankantaj monarĥoj! - Kore salutas (ankoraŭ en vikipaŭzo) Moldur (diskuto) 08:50, 2 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la klarigo, @Sj1mor: Kaj bone mencii la miskomprenon ĉar tia erara kompreno povas okazi facile, se oni nur supraĵe vidas la grafikaĵon kaj ne detale provas elserĉi la koncernatojn kun ruĝaj ligiloj en vikidatumoj. Aparte la sorto de Talal de Jordanio, kies novan tekston mi interesite legis, vere estis malfeliĉa. Flanke mi prenis al mi la liberon ŝanĝi la neekzistan ligilon Reĝa Militakademio en Sandhurst al ekzistanta Reĝa Militakademio en Sandhurst, ĉar la teksteto Sandhurst ĉiukaze preskaŭ nur temas pri la armea akademio (mi nun uzis la nomon Militakademio uzitan en la teksto pri Sandhurst, kvankam mi tute konsentas ke armea akademio sence pli bonus; sed traduki "Royal Military Academy" per adjektivo "armea" kompreneble estus pli aŭdaca). Sendepende de tio, aparta teksto pri la mondfama akademio jes bonvenus, sed ankaŭ eblas elturniĝi tiel. Krome vi vidas en la supra parto de la nova paĝo la linion "Vikidatumoj: (sen etikedo) (Q294365), sen priskribo" - mi ŝatus bonvole peti vin, farinte novan tekston tuj mem plenigi etikedon kaj priskribon en vikidatumoj, kio daŭras nur malmultajn sekundojn, kaj bonas havi tian rutinon tuj kompletigi vikidatumojn en farado de novaj tekstoj (kompreneble tio ne estas kritiko sed nur peto). Sed baze koran dankon pro la tute interesaj novaj biografioj!!! ThomasPusch (diskuto) 09:33, 2 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Flanke la biografio Talal de Jordanio ankoraŭ indikas la mankon de medicina teksto pri "nerva kolapso", kiu estu alidirektilo al ĉiukaze ankoraŭ verkenda teksto akuta psika stresa reago (d:Q424221), kodo F43.0 de la Klasifiko Internacia de Malsanoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. Teksto pri tiu ne malofta perturbo tute bonvenus. ThomasPusch (diskuto) 09:33, 2 jun. 2023 (UTC)[Respondi]