Ŝildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romiaj ŝildoj (scuta) ĉ. 70 p.K.
Siriaj militistoj kun rondaj ŝildoj, 5-a jarcento a.K., Louvre, Parizo

Ŝildo estas protekta armilo portata de militisto. Ĝi estas malmola plato, ofte iom konkava, el ligno, ledo aŭ aliaj materialoj kaj servas por sin ŝirmi kontraŭ batoj kaj ĵetoj de atakanto.

Ŝildoj apartenas al la plej malnovaj iloj de milita historio, jam troveblaj ĉe la armeoj de la faraonoj kaj sumeranoj. Ju pli efikaj fariĝis la atakaj armiloj des pli stabilaj devis fariĝi la defendaj ŝildoj. Oni povas distingi diversajn formojn laŭ la uzo. Tiel ekzemple la ŝildoj de soldatoj sur ĉevaloj estis pli malgrandaj ol tiuj de piedirantaj soldatoj. En la malfrua mezepoko ekestis specifaj turnir-ŝildoj, adaptitaj al la diversaj taskoj de turniroj.

Post la disvastiĝo de pulvopafiloj ŝildoj perdis sian iaman gravecon. Hodiaŭ ŝildoj estas uzataj de policistoj por protekti sin ekzemple kontraŭ atakoj de demonstraciantoj.

Mezepoka kavaliro kun V-ŝildo; Bildo: British Library, Sloane 2435, f. 85
Ŝild-dorso de romia Scutum
Husita ŝildo de 1429, Muzeo Prago
Ŝildo de la langobardoj, Norditalio, 7-a jarcento
Modernaj policaj ŝildoj dum strat-batalo

Literaturo

  • André Schulze (Hrsg.): Mittelalterliche Kampfesweisen. Band 2: Kriegshammer, Schild und Kolben. Zabern, Mainz am Rhein 2007, ISBN 3-8053-3736-1

Eksteraj rilatoj

  • Tempus vivit - artikolo pri mezepokaj ŝild-formoj (en la germana)