Ŝinguo (rivero)
Ŝinguo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
La rivero Ŝinguo (portugale: Xingu) estas unu el la grandaj dekstraj flankriveroj de la Amazono en la malaltebenaĵo de Brazilo. La Ŝinguo estas karakterizita per kataraktoj kaj akvofaloj, kiuj estas formitaj per paleozoikaj tavoloj en la sudo de la Amazonbaseno.
Ŝinguoj estas la nomo por la indianoj vivantaj ĉe la supra fluejo de la rivero Ŝinguo en la brazila Mato-Groso. Ŝinguoj estas arnomo por pluraj grupoj, kiuj parolas kvar malsamajn lingvojn.